02/07/2024
Tiu fenomeno intervenas nur kelkajn semajnojn post rekorda varma ondo, kies temperaturo atingis 48°C en Sud-orienta Azio.
Ili estas izolitaj de la mondo. En Birmo, miloj da loĝantoj vivas sen elektro kaj sen telefonaj komunikoj, post intensaj inundoj norde de la lando. La riverego Ayeyarwady, kiu fluas en la Ŝato Kachin, superis sian « danĝeran nivelon » en la urbo Myitkyina, post pluraj tagoj de fortaj pluvoj, laŭ la Ŝtataj mediatoj.
« La akvo altiĝas rapidege, multaj loĝantoj plu estas blokitaj en siaj domoj », deklaris loĝanto de Myitkyina aldonante, ke la elektraj kaj telefonaj retoj estis interrompitaj de dimanĉo. « Mankas karburaĵo kaj la savistoj spertas multajn malfacilaĵojn por atingi la homojn per motorboatoj », li aldonis.
Abundaj pluvoj estas antaŭvidataj
Mardon matene, la akvo iomete retiriĝis, kvankam pluvo daŭre falas. Subita flualtiĝo kaptis milojn da personoj en iliaj domoj, kaj la meteologia buroo de la lando atentigis pri novaj abundaj pluvoj dum la venontaj tagoj.
Alvale, en Mandalajo, dua plej granda urbo de la lando, la riverego Ayeyarwady povus altiĝi de 1,8 ĝis 3 metroj dum la dek unuaj tagoj de julio. Dum la pluvsezonoj de junio ĝis oktobro, la terglitoj multobliĝas kaj konsistigas mortigan riskon por miloj da migrantoj, kiuj laboras en la minoj de altaprezaj metaloj.
Tiuj inundoj intervenas kelkajn semajnojn post rekorda varma ondo. La temperaturo atingis 48°C en kelkaj regionoj de la lando.
28/08/2022
Pakistano : pli ol 1 000 mortintoj en la inundoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/pakistano-pli-ol-1-000-mortintoj-en-la-inundoj.html
14/08/2021
Turkio : post la incendioj, mortigaj inundoj okazas
06/07/2022
Sidnejo: miloj da loĝantoj estas petitaj evakui pro la klimata perturbo
27/05/2022
Rekordaj inundoj en Bangladeŝo: laŭ Unicef 4 milionoj da personoj estas tuŝitaj