26/07/2024
Fronte al la perforta represio, la studenta movado origine de la manifestacioj en Bangladeŝo interrompis siajn protestojn lundon dum daŭro de 48 horoj.
Tiujn lastajn tagojn, la aŭtoritatoj de Bangladeŝo arestis pli ol 1100 personojn post perfortoj ligitaj al la manifestacioj kontraŭ la rekrutiga kvoto en la publika funkcio.
Almenaŭ 173 personoj, inter kiuj pluraj policistoj, mortis dum tiuj ribeloj. Studentaj manifestacioj kontraŭ la rekrutiga kvoto en la publika funkcio akuzata, ke ĝi favoras la personojn proksimajn de la reganta partio, degeneris en la plej perfortan ondon, de kiam la ĉefministrino Sheikh Hasina ekregas, antaŭ 15 jaroj.
Interrompo de la protestado
La studenta movado origine de la manifestacioj interrompis siajn protestojn lundon dum daŭro de 48 horoj. Ĝia ĉefo deklaris, ke li ne volas reformojn je « la prezo de sango ».
Elirblokado estis trudita kaj soldatoj patrolas en la urboj de tiu lando de Suda Azio, kie vivas la oka plej vasta loĝantaro en la mondo. La armeo anoncis, ke la ordo revenis lundon vespere.
Almenaŭ 200 personoj estis arestitaj en la distriktoj de Narajanganĝ kaj Narsingdi, centre de la lando, menciis la ĉefoj de la surloka polico, dum almenaŭ 80 personoj estas detenitaj en Bogra (nordo).
Forta milita ĉeesto
Almenaŭ 168 personoj estis arestitaj en la industria urbo Gazipur, proksime de la ĉefurbo, 75 en la urbo Rangpur (nordo) kaj 60 en Barisal, sudo, menciis altaj respondeculoj de la polico.
Tiuj arestoj aldoniĝas 532 arestoj en la ĉefurbo Dako tagon antaŭe, 1115 arestoj sume okazis en la tuta lando. Mardon, forta milita ĉeesto estis videbla en la ĉefurbo. Sed la homoj estis pli multnombraj sur la stratoj, same kiel centoj da rikiŝoj.
« Mi ne kondukis rikiŝon dum la unuaj tagoj de la elirblokado, sed hodiaŭ mi ne havas elekton », deklaris Hanif, kondukisto de tiuj popularaj veturiloj. « Se tion mi ne faras, mia familo malsatas ».