04/07/2024
Sume, ses personoj mortis en la inundoj, kiuj frapis Bangladeŝon kaj la nordon de la apuda Barato.
« Vilaĝoj, vojoj kaj plejparte de iliaj domoj estas inunditaj de la akvoaltiĝo », eksplikis merkredon la 3an de julio regiona respondeculo de Silheto, unu el la plej gravaj urboj de Bangladeŝo. Sume, pli ol 1,3 miliono da personoj estis « tuŝitaj » de la subita akvoleviĝo post intensaj pluvoj nord-oriente de la lando. Ĉiujare, la musonaj pluvoj estigas vastajn detruojn, sed la ekspertoj substrekas, ke la klimata ŝanĝiĝo altigas la nombron de ekstremaj eventoj.
La riveroj de tiu regiono ŝvelis post la pluvoj kiuj falegis nord-oriente de Barato. Bangladeŝo, lando de malalta altitudo, kiu enkalkulas ĉirkaŭ 170 milionojn da loĝantoj, figuras inter la plej vundeblaj landoj rilate al la klimata ŝanĝiĝo laŭ la monda indico pri klimataj riskoj.
Kampadejoj por rifuĝintoj estas delokitaj
En Bangladeŝo, du personoj, inter kiuj rohinĝa rifuĝinto, pereis en terglito kaŭzita de fortaj pluvoj. La surlokaj aŭtoritatoj ankaŭ precizigis, ke vastaj kampadejoj, kiuj akceptas rohinĝajn rifuĝintojn alvenintajn de Birmo, estis delokitaj pro sekuraj aranĝoj.
En Barato, almenaŭ kvar personoj pereis en inundoj nord-oriente de la lando post diluvaj pluvoj, kiuj falis sur la Ŝtato Asamio, laŭ la surlokaj aŭtoritatoj.
02/07/2024
Birmo: miloj da loĝantoj kaptitaj de la inundoj
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/07/birmo-miloj-da-logantoj-kaptitaj-de-la-inundoj.html