Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 juillet 2024 4 18 /07 /juillet /2024 14:55
Gil Cohen-Magen/AFP

18/07/2024

Bildo: la familioj de viktimoj kaj pluvivantoj de la atenco de la 7a de oktobro ĉe la koncerto Nova, kolektiĝas dum memorfesta muzikevento en Tel-Avivo, la 27an de junio 2024.

Ĉi-merkredon, la Neregistara Organizaĵo Human Rights Watch publikigas raporton, en kiu ĝi raportas multajn krimojn, interalie « krimojn kontraŭ la homaro », plenumintajn kontraŭ civiluloj dum la terorisma atako en Israelo. Tiuj faktoj estas nepreskripteblaj laŭ la internacia juro.

« Intencaj kaj senbridaj atakoj kontraŭ civiluloj kaj civilaj bienoj, intencaj murdoj de la kaptitaj personoj, kruelaj kaj nehumanaj traktadoj, seksaj kaj seksismaj perfortoj, mutiladoj kaj ŝteladoj de kadavroj, uzado de homaj ŝildoj, kaj ankaŭ rabado kaj detruado »…

La terura inventaro de Human Rights Watch (HRW) estas sen ia dubo.       

« Centoj » da militkrimoj estis plenumintaj fare de armitaj palestinaj grupoj de Gazao dum la atako de la 7a de oktobro en Israelo, laŭ la NRO, kiu publikigas ĉi-merkredon 17an de julio detalan raporton pri la temo. Tiu enketo, kiu konsistigas unu el la plej profundaj studaĵoj pri tiu atako, kiu kaŭzis la nuntempan militon en la palestina enklavo, elvokas tutan spektron de krimoj nepreskripteblaj laŭ la internacia juro.

« Neeblas nombri la kazojn el preciza maniero », deklaris la kun-direktorino de la organizaĵo de defendo de Homaj rajtoj, Belkis Wille, dum gazetkonferenco aldonante, ke tiun ĉi tagon « centoj da ili sendube okazis ».

24/10/2023

KONTRAŬ LA TERORISMAJ KRIMOJ DE LA HAMASO - KONTRAŬ LA BLOKADO KAJ LA BOMBADOJ DE GAZAO

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/10/kontrau-la-terorismaj-krimoj-de-la-hamaso-kontrau-la-blokado-kaj-la-bombadoj-de-gazao.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }