Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2024 6 15 /06 /juin /2024 09:56
Federico Parra / AFP

15/06/2024

Dimanĉon la 9an de junio, malliberuloj en Venezuelo komencis malsatstrikon por protesti kontraŭ malobservadoj de Homaj ratoj, de kiuj ili konsideras sin viktimoj, anoncis du Negistaraj Organizaĵoj pris defendo  de la enkarcerigitoj.

« Malliberuloj de la tuta lando anoncis, ke ekde nun ili kuniĝos kun paca malsatstriko », deklaris la Venezuela Observejo de la malliberejoj (VOM), dimanĉon 9an de junio.

La NROj registris almenaŭ sep malsatstrikantajn detencentrojn kaj diskonigis bildojn de malliberuloj, inter kiuj kelkaj kolektiĝas en la koridoroj kaj ĉeloj, kantante la nacian himnon aŭ bruigante stangetojn.

 

Pluraj venezuelaj malliberejoj estas koncernataj

Laŭ la observejo, la enkarcerigoj strikas en la ĉefa malliberejo por virinoj en Mirando (centro), la pundomo de Koro (nord-okcidento), la malliberejo de Uribando (nord-okcidento), la centro de formado por la Nova virino Manuelita Saenz de Aragua (centro), la juĝa prizono de Kumano (nord-oriento), kaj en la karceroj de la scienca polico de Laro (nord-okcidento).  

Laŭ la NRO « Una Ventana a la Libertad » (fenestro al libereco), ankaŭ la malliberejo de Tokujito (centro), kies  oficiala nomo estas centro de Formado por nova homo "El Libertador" strikas. « La malliberuloj de Venezuelo, viktimoj de procedura malfruo kaj neglekto sentas sin trompitaj (...) de la ministrejo, kiu provizis neniun solvon pri ilia jura situacio », opinias la VOM.

 

Malliberejoj troloĝataj ĝis preskaŭ 200 %

Ili postulas « respekton de siaj homaj rajtoj, punprokrastojn, delokigojn al siaj originaj prizonoj kaj humanitarajn aranĝojn », laŭ la NRO.

Laŭ la taksadoj de la NROj, la venezuelaj malliberejoj estas troloĝataj ĝis preskaŭ 200%, kaj la malliberuloj senĉese plendas pri mistraktadoj, proceduraj malfruiĝoj kaj gravaj problemoj de misnutrado. Fine de la pasinta jaro, la registaro reakiris perforte la kontrolon de sep prizonoj, kiuj estis regataj de krimaj bandaĉoj. La malliberejo de Tokujito estis inter ili.

03/05/2020

Venezuelo: en malliberejo, la represio kontraŭ ribelado okazigis dekojn da mortintoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/venezuelo-en-malliberejo-la-represio-kontrau-ribelado-okazigis-dekojn-da-mortintoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }