19/06/2024
Lundo vespere markis la unuan vesperon de manifestacio, nomita de pluraj opoziciaj grupoj « rezista semajno ».
Post ok monatoj da milito fronte al la Hamaso kaj ĉiutagaj bombadoj kontraŭ Gaza-sektoro, la registaro de Benjamin Netanjahu frontis ampleksan manifestacion dum la vespero de lundo 17a de junio. Pluraj miloj da personoj kolektiĝis inter la rezidejo de la Ĉefministro kaj la israela Parlamento, la Knesset, por postuli anticipajn balotojn cele al akiro de nova registaro.
En la homamaso, la israelaj flagoj estas pli multnombraj ol tiuj dediĉitaj al la ostaĝoj, forkaptitaj de la Hamaso la 7an de oktobro, eĉ se inter la politikaj postuloj de la manifestaciantoj, tio plu estas prioritato.
« Ili revenu nun, tio estas la plej grava por mi, kun akordo », substrekas Ofakit, proksima amiko de Émilie, forkaptita la 7an de oktobro en la kibuco de Kvar Aza. « Ili alvokas helpon, homoj tie mortas, kaj ni ne faras sufiĉe. »
« Faŝistoj »
Apud Ofakit, Marva svingas afiŝtabulon, sur kiu estas legeble « La homoj estas kun Galileo, kun la Nordo ». Same kiel 60 000 Israelanoj norde de la lando, Marva vivas malproksime de sia hejmo, kaj ĉefe havas nenian perspektivon de reveno.
« Ni revenu hejmen, ni haltigu tiun militon kun la Hamaso, kun la Hizbulaho kaj trovu solvon por prizorgi nin kaj resereniĝi. Sed ĝis nun, ni sentas nin solaj. »
La postuloj estas multnombraj kaj la kolektiĝo ne estas vere unuiĝinta.
« La mondo komprenu, ke la registaro tute ne reprezentas nin », asertas Daniela, kiu kvalifikas la ministrojn « faŝistoj » : « Plimulte de la popolo de Israelo volas, ke la registaro foriru kiel eble plej rapide. »
Tiun klaran mesaĝon, Daniela kaj multaj aliaj manifestaciantoj plu portos matene de la mardo 18a de junio por nova kolektiĝo antaŭ la Kneset, la israela Parlamento. Pluraj grupoj, kiuj kontraŭas la registaron, alvokis al « rezista semajno » por akiri demision de Benjamin Netanjahu.
01/04/2024
Israelo : en Jerusalemo, miloj da manifestaciantoj postulas demision de Benjamin Netanjahu