/image%2F0553642%2F20240617%2Fob_b5ffa4_img-20220819-182050-669.jpg)
17/06/2024
La NRO SEMA priskribas sisteman kaj intencan politikon fare de la Kremlo. Miloj da virinoj estas koncernataj, sed havas malfacilaĵojn akiri agnoskon de tiuj krimoj fare de la ukraina justico.
Tiuj krimoj estas subtaksitaj kaj senkonteste ja ekzistas. En Ukrainio, la rusiaj soldatoj plenumas amasajn krimojn en la okupaciataj zonoj kaj kontraŭ malliberuloj, civilaj kaj militaj.
Tiu estas la konstato starigita ĵaŭdon 13an de junio de la NRO SEMA-Ukrainio, kiu helpas la viktimojn de post la komenco de la konflikto en 2014, kaj kiu denuncas hodiaŭ sisteman kaj intencan politikon fare de la Kremlo.
La 24an de februaro 2022, kiam komenciĝis la unuaj eksplodbruoj ĉirkaŭ Kijivo, Daria, 33-jara, rifuĝis ĉe siaj gepatroj. Kelkajn tagojn poste, la rusia armeo konkeris ŝian vilaĝon.
« Pluraj rusiaj soldatoj rompis la pordon de nia domo kaj komencis minaci per armilo mian familion kaj min. Minacante mortigi nin ili postulis, ke mi sekvu ilin. » Daria estis kondukita en forlasitan domon. Dum du tagoj, ŝi suferis ripetitajn seksperfortojn. Aliaj virinoj estis seksperfortitaj sub la rigardo de siaj proksimuloj.
Limiga aliro al la justico
En sia raporto de marto 2024, la sendependa enketkomisiono de Unuiĝintaj Nacioj raportas pri multaj krimoj de seksaj agresoj kaj seksperfortoj kontraŭ virinoj, neplenaĝuloj aŭ viroj. Tiuj krimoj estas malfacile nombreblaj, dum la NROj parolas pri miloj da viktimoj.
Sed tiuj ĉi havas limigajn alirojn al la justico. La ukraina punkodo, kiu datiĝas de la soveta periodo ne agnoskas seksperforton kiel plenan krimon, eksplikas Florence Hartmann, specialistino pri militkrimoj.
« La ukrainaj enketistoj kolektas la atestojn sed sin demandas, ĉu ili kapablos juĝi ĉe siaj propraj instancoj? Tiu demando ja stariĝas, ĉar alie la krimo ne estos traktita kiel tia ».
Tiu situacio instigis Daria-n plendi ĉe eksterlanda jurisdikcio, kiun ŝi preferas kaŝi hodiaŭ.
/image%2F0553642%2F20240617%2Fob_03944c_taktiko.jpg)
21/10/2022
Milito en Ukrainio : laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la seksperfortoj apartenas al « milita strategio » kaj « intenca taktiko »