Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juin 2024 5 21 /06 /juin /2024 21:24
Felix Marquez / keystone-sda.ch

21/06/2024

La ekstrema varmego, kiu frapas Meksikon de marto jam mortigis 155 personojn. Kaj la varmego daŭros.

La bilanco de la varmego, kiu regas de marto sur granda parto  de la teritorio de Meksiko atingas 155 mortintojn, kun 30 novaj kazoj inter la 13a kaj la 18a de junio, anoncis ĵaŭdon la ministrejo pri Sano.

Sume, 2 567 sanproblemoj kaŭzitaj « de la naturaj ekstremaj temperaturoj » estis registritaj de post la 17a de marto, laŭ la semajna raporto de la ministrejo pri la sezonoj de varmego, kiu vastiĝas de la 17a de marto ĝis la 5a de oktobro.

La varmo ĉefe mortigis en la Ŝtato Veracruz, oriente, laŭlonge de la Meksika golfo (56) kaj en Tabasko, duoninsulo de Jukatanio (18) kaj en tri nordaj Ŝtatoj (Tamaŭlipaso, 17, Novleono, 12, et San Luis Potosí, 11).

La mortiga varma ondo, kiu frapis fine de majo kaj komence de junio Usonon, Meksikon kaj Centran Amerikon fariĝis 35-oble pli probabla pro la klimata ŝanĝiĝo, asertis ĵaŭdon ekspertoj de la referenca reto World Weather Attribution (WWA).

En Meksiko, tiuj urboj superis varmajn rekordojn kiel la ĉefurbo, Meksikurbo (34,7 gradoj la 25a de majo). Pro la altaj temperaturoj kaj manko de pluvo, la akvonivelo de pluraj baraĵoj plu estas tre malalta kaj la lagoj sekiĝas.

 

Morto de hurluloj

La situacio bruske inversiĝis merkredon, kiam la tropika tempesto Alberto estigis fortajn pluvojn kaj mortigis kvar personojn en la Ŝtato Nuevo, nord-oriente.

La ministrejo pri Sano tamen avertis, ke la plej granda parto de la lando plu spertos varmegajn temperaturojn, kiuj povus superi 45 gradojn en la Ŝtato Baja Kalifornio (Nord-okcidente).

Dekoj da hurluloj aliparte mortis en la arbaroj de Tabasko kaj Ĉiapaso, sude de la lando, kie temperaturoj superaj al 40 gradoj estas registritaj.  

02/06/2024

Akvo-leviĝo: en Meksiko, la loĝantoj de la vilaĝo El Bosque estas devigataj foriri

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/06/akvo-levigo-en-meksiko-la-logantoj-de-la-vilago-el-bosque-estas-devigataj-foriri.html

19/04/2024

Sahelo: La « homdevena » klimata ŝanĝiĝo kulpas pri la mortiga varmo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/04/sahelo-la-homdevena-klimata-sangigo-kulpas-pri-la-mortiga-varmo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }