05/06/2024
La enklavo fariĝis vastega subĉiela kampadejo de delokitoj, kie nenio plu funkcias, kaj kie la vivaj kaj higienaj kondiĉoj estas de nun katastrofaj.
La atestoj estas maloftaj. La vivo fariĝis « apokalipsa » en sudaj zonoj de Gaza-sektoro de post la komenco de la israela ofensivo kontraŭ Rafaĥo komence de majo, alarmas Unuiĝintaj Nacioj vendredon 31an de majo. La temperaturo atingas pli ol 30 gradojn en Gazao, kaj tiu varmo pligravigas la katastrofajn vivajn kaj higienajn kondiĉojn favorajn al disvastigo de malsanoj.
La israela armeo bombadas Rafaĥon en la sudo, kaj neniu zono estas domaĝitaj. Estas la rektaj vundintoj sed ankaŭ ĉiuj aliaj, kiuj pereas iom-post-iom pro malsanoj kaŭze de la aĉaj sanitaraj kondiĉoj. Danke al Rami Al Maghari, unu el la maloftaj ĵurnalistoj ĉeestantaj surloke, delokitoj rakontas sian ĉiutagan vivon en la kampadejoj por rifuĝintoj de Al Maghazi, centre de Gazao.
« Odoro », « moskitoj » kaj « alergioj »…
Tiu zono estis proprasence frakasita de la bomboj. « La odoro estas naŭza, rigardu tiun krateron kaj tiun akvon, kiu elversiĝas en ĝin, tio estas abomeninda. Ni suferas alergiojn, estas voritaj de la moskitoj, ni ne eĉ sukcesas ekdormi » atestas Jumejra. Khaled, alia rifuĝinto asertas tion: « La infanoj estas trafitaj de skabio ». De fino de decembro, tiuj rifuĝintoj suferas regulajn israelajn frapojn, kiuj mortigis aŭ vundis parton de la 30 000 personoj, kiuj amasiĝis antaŭ la milito sur tiu kvadrata duonkilometro. La infrastrukturoj estas detruitaj kaj la delokitoj pluvivas en teruraj sanitaraj kondiĉoj.
« Somero proksimiĝas kaj ni ne povas vivi enfermitaj. Sed kiam ni malfermas la fenestrojn, tio odoras je rubejo. Ni ne eĉ havas elektron por funkciigi ventolilon kaj aerumi » - Khaled, rifuĝinto.
Do, kun la kelkaj funkciuloj de la palestina Aŭtoritato plu surloke kiel Mohamed, la lastaj loĝantoj organiziĝas por iĝi la kampadejo de rifuĝintoj iom malpli nesalubra. « Ĉiuj tagoj, 20 tunoj da forĵetaĵoj estas kolektitaj en Al Maghazi kaj estas elverŝitaj ĉi tien en tiun rubejon, kie amasiĝas nun 3 500 tunoj da forĵetaĵoj. Ni esperas, ke la milito baldaŭ haltos, ke ni povu baldaŭ reuzadi la rubejojn tradicie », li eksplikas.
La loĝantoj produktis po 1700 tunojn da forĵetaĵoj tage antaŭ la milito. Sed necesas nun enkalkuli la rompitaĵojn kaŭzitajn de la milito: 37 milionoj da tunoj en la tuta enklavo laŭ UN.
/image%2F0553642%2F20240605%2Fob_aafa14_autoritatoj.png)
09/04/2024
« Ni ne rajtas esprimi niajn emociojn »: de post la 7a de oktobro, la voĉoj de la Palestinanoj de Israelo estas ignorataj de la aŭtoritatoj
/image%2F0553642%2F20240605%2Fob_163db0_mapo.jpg)
/image%2F0553642%2F20240605%2Fob_d40890_konfliktoj.jpg)