26/06/2024
La Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj (EKHR) kondamnis pasintan mardon Rusion pro ĝia sinteno kun la Ukrainanoj vivantaj en Krimeo post ĝia anekso en 2014.
Ĉi-mardon, la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kondamnis Rusion pro la malobservadoj de ne malpli ol 14 artikoloj de la Eŭropa konvencio pri Homaj rajtoj pro ĝia sinteno kun la Ukrainanoj vivantaj en Krimeo post ĝia anekso en 2014.
Tiu definitiva decido sekvas du petojn de Ukrainio deponitajn ekde 2014 kaj poste en 2018 argumentante, ke Rusio kondukis en Krimeo « kampanjon de represio, kiu enkalkulas interalie malaperintojn, mistraktadojn, kontraŭleĝajn detenadojn, maleblecon rifuzi la rusan civitanecon, la represion kontraŭ la ukrainaj mediatoj kaj de la ukraina lingvo en la lernejo, la provizoran enkarcerigon en kondiĉoj de karcera troloĝado, la juĝajn persekutadojn kaj kondamnon surbaze de akuzoj plene fabrikitaj sen justa proceso, la reprezaliojn kontraŭ por-ukraina opinio, kaj translokigon de Krimeo al malliberejoj en Rusio ».
364 paĝoj
Surbaze de raportoj de registaroj kaj de Neregistaraj Organizaĵoj konfirmitaj per pruvoj kaj atestoj, la Kortumo situanta en Strasburgo konsideris unuanimece, ke Rusio malobservadis en Krimeo interalie la rajton al la vivo, la malpermeson pri nehumanaj aŭ malnobligaj traktadoj, la rajton al justa proceso, la respekton al privata vivo, al liberesprimo kaj aliaj homaj rajtoj protektataj de la Konvencio. Kaj ke ĝi faris tion kadre de organizita skemo.
/image%2F0553642%2F20240626%2Fob_97efd9_okupacianto.jpg)
17/09/2023
Persekutadoj, forkaptoj, torturoj: Ukrainanoj originaj de Krimeo denuncas la militkrimojn plenumintajn de la rusia okupacianto
/image%2F0553642%2F20240626%2Fob_c8309d_timo.jpg)
05/05/2015
Krimeo : «la duoninsulo el timo»
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/05/krimeo-la-duoninsulo-el-timo.html
/image%2F0553642%2F20240626%2Fob_3d1551_ukraine-disputed-regions-svg.png)
/image%2F0553642%2F20240626%2Fob_8f8c0b_terorismo.jpg)