24/06/2024
Pluraj miloj da reprezentantoj de la barata komunumo de Romo, opoziciaj partioj kaj asocioj de la civila socio partoprenis manifestacion organizitan en Latina fare de la sindikato CGIL, la plej grava en Italio. La kolektiĝo intervenas tri tagojn post la brutala morto de Satnam Singh, 31-jara, kiu laboris en la ĉirkaŭa kamparo, por denunci la sistemon de agrikultura ekspluatado proksime de sklavismo, suferita de multaj agrikulturaj laboristoj.
La demando starigita estas la jena: ĉu la morto de Satnam Singh finfine ebligos ĵeti lumon al la nevideblaj « sklavoj » en Italio ? Tiu barata agrikultura laboristo estis forlasita de sia dunganto kiel rubsako. Tiu ĉi metis en latkeston la restaĵojn de lia dekstra brako elŝirita fare de agrikultura maŝino, raportas Anne Le Nir, korespondantino en Romo.
La Nacia instituto pri statistiko taksas ĝis 450 000 la nombron de troekspluatataj agrikulturaj laboristoj. Inter ili, 70% devenas de ekstrakomunumaj landoj kaj restas longtempe sen restadpermesiloj. Ili do ne posedas laborkontrakton kaj estas pagitaj po 25 ĝis 30 eŭroj tage.
Multaj reprezentantoj de la barata komunumo de la regiono de Romo ĉeestis en la manifestacio. La komunumo enkalkulas pli ol 30 000 personojn, ĉefe Sikoj.
Kiel memorigis la gvidantino de la CGIL Francesca Re David, « urĝas meti finon al tiuj entreprenoj, kiuj malobservas la leĝon starigitan en 2016 por protekti la laboristojn kontraŭ kondiĉoj similaj al sklavismo ».
Siaflanke, la gvidanto de la Demokrata Partio (centro-maldekstra) Elly Schlein substrekis la necesecon « batali strukture la caporalato-n ». Tiu sistemo de varbado kaj ekstrema ekspluatado de la agrikulturaj laboristoj, proksime de sklavismo, stariĝas pere de mafiuloj, kaj estas profunde instalita en la italaj kamparoj.
Post la akcidento, ankaŭ la respublika prezidento Sergio Mattarella reagis, postulante « finon de tiu kontraŭleĝa ekspluatado de la laboro », raportis la novaĵagentejo ADN Kronos. Laŭ li, temas pri « fenomeno, kiu per rigoro kaj firmeco, estu ĉie kontraŭita, tute eliminita kaj punita, evitante montri la eraran kaj neakcepteblan impreson, ke ĝi estas tolerata kaj ignorata ».
/image%2F0553642%2F20240624%2Fob_2ec7e6_italion.jpg)