Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 juin 2024 7 23 /06 /juin /2024 22:07
Berlino 28a de aprilo 2024 - Babak Bordbar/IMAGO/Middle East Images

23/06/2024

En aprilo, la muziksito 33-jara estis mortokondamnita pro « surtera koruptado », kaj ĉar li subtenis la protestmovadon estigitan post la morto en deteno de Mahsa Amini en septembro 2022. Nova proceso okazos.

La Ĉefkortumo de Irano nuligis la mortokondamnon de la irana repisto Toomaj Salehi. Tiun ĉi novaĵon anoncis la 22an de junio lia advokato per publikigaĵo en la mesaĝilo X, kaj diskonigis la angloparolanta ĉeno Iran International.

« La Ĉefkortumo malhelpis juĝeraron », feliĉiĝis Amir Raesian aldonante, ke la Ĉefkortumo ordonis novan proceson.

La muzikisto 33-jara estis mortokondamnita en aprilo pro « surtera koruptado », unu el la plej gravaj akuzoj en la lando, kaj ĉar li subtenis la protestmovadon estigitan de la morto en deteno de la juna kurdino Mahsa Amini en septembro 2022. Tiu verdikto « ŝokis milionojn da Irananoj, defendantojn de Homaj rajtoj, kaj okcidentajn politikulojn » memorigas Iran International.

La irana justico akuzis Toomaj Salehi pri « ribelinstigo, kolektiĝo, konspiro, propagando kontraŭ la sistemo, kaj alvokoj al tumultoj », laŭ lia advokato.                 

En liaj tekstoj, la repisto – kromnomita la « irana Tupak » - kritikis la maljustaĵojn, la ekonomian situacion, la striktigojn devigatajn al la virinoj kaj la atencojn kontraŭ Homaj rajtoj.

En aprilo, la Alta-Komisaro de UN pri Homaj rajtoj petis de la iranaj aŭtoritatoj, ke ili nuligu la mortokondamnon de la juna repisto, petante « lian tujan kaj senkondiĉan liberigon ».

La decido de la irana Ĉefkortumo intervenas malpli ol semajnon antaŭ la prezidenta baloto, antaŭvidita vendredon la 28an de junio.    

23/01/2024

Morto de Mahsa Amini en Irano : oka manifestacianto ekzekutita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/01/morto-de-mahsa-amini-en-irano-oka-manifestacianto-ekzekutita.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }