Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juin 2024 6 29 /06 /juin /2024 21:16
LA LUKTO KONTRAŬ RACISMO, ANTISEMITISMO KAJ KSENOFOBIO

29/06/2024

En Francio, la Nacia konsult-komisiono pri Homaj rajtoj (NKKHR), kiu taksas la publikan politikon, publikigis sian raporton 2023 pri lukto kontraŭ rasismo, antisemitismo kaj ksenofobio. Ĉiuj alarmiloj estas ruĝaj.

La tolero de la Francoj malkreskas kaj retroviĝas je la nivelo de 2017, laŭ la raporto de la NKKHR. Ĉiuj malplimultoj estas koncernataj.

La rasismaj krimoj kaj deliktoj kreskis ĝis 32% kompare kun la jaro 2022. Sed ja la tolera indico de judoj plej malkreskas kaj estas akompanata de eksplodo de antisemitaj agoj, multobligitaj per 4 en daŭro de jaro post la atako de la Hamaso la 7an de oktobro 2023. Tio neniam estis spertita en Francio.

Same kiel ĉiujare, la mezurilo de la NKKHR ebligas koni interalie la stimulilojn de la opinio de la Francoj koncerne la judojn. Kvin stereotipoj estis submetitaj al reprezenta studgrupo de la Francoj. 41% inter ili dividas almenaŭ du antaŭjuĝojn pri la judoj, anstataŭ 37% en 2022.

« La kredo, ke la judoj havas tro da potencoj, ke ili havas apartan rilaton kun la mono… Tio preskaŭ ne ŝanĝiĝis », eksplikas Nonna Mayer, esploristino ĉe la CNRS kaj unu el la aŭtoroj de la raporto de la NKKHR.

« Sed ĉiufoje, kiam io okazas en Israleo, aŭ ke sento stariĝas, ĉu la francaj judoj defendas Israelon, la malnovaj stereotipoj renaskiĝas. "Ili ne estas centprocentaj Francoj", "ili ne estas lojalaj" »

Laŭ Nonna Mayer, tiu retoriko apartenas al tio, kion oni nomas « malnova antisemitismo », kion oni trovas ĉe la plejaĝuloj, la malpli diplomitaj, kaj en ekstremdekstro de la politika spektro. Bedaŭrinde, ĝi aldoniĝas nun al « nova antisemitismo ».

 

« Malnova antisemitismo » kaj « nova antisemitismo »

« La ideo estas ke tio, kio strukturas la percepton de la judoj estas tio, kio okazas en Proksima-Oriento, tio estas la kritiko de Israleo. Konsekvence, nome de la homaj rajtoj, nome de la defendo de la Palestinanoj, tiu nova antisemitismo pasis de la ekstremdekstro al la ekstremmaldekstro de la politika spektro. » Kun malsama profilo, pli junaj personoj, pli diplomitaj kaj pli maldekstraj.

Tamen, antisemitismo estas evidenta ĉe 54% de la simpatiantoj de la "Rassemblement national" (Nacia Ariĝo), kontraŭ 36% ĉe "La France insoumise" (La Nesubmetata Francio).

 

Banaligado de la malama esprimo

La NKKHR, kiu kunlaboras kun ekspertoj, kaj ankaŭ asocioj kaj sindikatoj jam observas la konsekvencojn de la politika debato kaj plipotenciĝo de la "Rassemblement national".

« Vera banaligado de la malama esprimo ja ekzistas, kvazaŭ ideologia venko de ekstemdekstro jam okazus », substrekas la juĝistino Magali Lafourcade, ĝenerala sekretariino de la NKKHR.

« Kaj eĉ se hodiaŭ, la "Rassemblement national" provas montri maldiabligitan vizaĝon, la elektontoj ne eraras. La simpatiantoj ne eraras. Ili scias, ke malantaŭe, tuta retoriko ekzistas, kiu eĉ transpasis la limojn de ekstremdekstro por esti utiligata de aliaj partioj. La tuta cetero de la socio suferas la konsekvencojn. »

Magali Lafourcade aldonas : « Hodiaŭ, ni estas informitaj, ke en kelkaj ĉirkaŭurboj, terminoj de longe ne aŭditaj aŭ ne tiel ofte, reaperas. Homofobiaj atakoj, ankaŭ atakoj kontraŭ emancipitaj virinoj, la tuta kolekto de antaŭjuĝoj, kiuj ĉiam estas koheraj, kaj kiuj nutriĝas sin reciproke reaperas. Kaj do oni konstatas, ke la fragmentiĝo de la socio komenciĝas », ŝi konkludas.    

https://www.rfi.fr/fr/france/20240627-france-le-racisme-l-antis%C3%A9mitisme-et-la-x%C3%A9nophobie-en-hausse-en-2023-selon-un-rapport-de-la-cncdh

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }