/image%2F0553642%2F20240620%2Fob_f97b9c_000-33qp29w-6673f46d03a1b385322379.jpg)
20/06/2024
Laŭ la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch, centoj da nomoj de vilaĝoj estis ŝanĝitaj en la regiono, kie vivas la Ujguroj.
Nomoj de vilaĝoj estis forviŝitaj en la Ŝinĝango, okcidente de Ĉinio, kie vivas la Ujguroj. Laŭ raporto de la NRO Human Rights Watch, publikigita mardon 18an de junio, ŝanĝoj okazis en 3 600 lokoj el la 25 000, kiuj ekzistas en la regiono, kun marĝenaj evoluoj kiel interpunkcio aŭ ortografio. La nomo de almenaŭ 630 el tiuj vilaĝoj estis tute ŝanĝita, specife tiuj, kiuj rekte referencas al la ujguraj kulturo kaj historio.
La vilaĝo Dutar, kies signifo respondas al ujgura muzikilo, estis modifita al « ruĝa flago ». Sama sorto estis aplikita al la loko Qutpidin Mazar, Ujgura poeto, kies nomo estas alinomita en 2018 kaj fariĝis la « vilaĝo de la Rozo ».
« Forviŝi la kulturon estas la propra esenco de tiu ĉina koloniismo »
La ĉina komunisma reĝimo fariĝis specialisto en forviŝo de la kulturoj, ĝi uzadas la saman proceduron en Tibeto de pli ol 70 jaroj. La procezo konsistas en detruado de la religiaj lokoj, aŭ malpermeso de lernado de la lingvo.
Pekino plaĉe forviŝas la nomon de la stratoj kaj de la ujguraj urboj, sed ankaŭ la nomon de la lando mem, eksplikas Dilnur Reyhan, aŭtoro ĉe la ujgura instituto de Eŭropo.
« Forviŝi la kulturon, estas la esenco mem de tiu ĉina koloniismo. Unue ŝanĝo de nomoj de stratoj, de urboj okazis. La plej frapa estas la forviŝo de la nomo de la ujgura lando, kiu estas Orienta Turkestano, kutime nomita Ŝinĝango, kiu estas kolonia nomo, kaj kiu signifas « Nova teritorio ». Pro tio, anstataŭigi ilin per alia nomo, estas forviŝi la ekzistadon mem de tiu popolo », analizas Dilnur Reyhan.
Ŝinĝango, ĉina nomo de Orienta Turkestano, do estas viktimo de la kutimaj metodoj uzataj de la diktaturoj. La Sovetoj siaflanke forviŝis de la oficialaj fotoj la homojn, kiuj ne estis ŝatataj en USSR.