Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2024 3 26 /06 /juin /2024 13:58
ALBERTA WILDFIRE / AFP

26/06/2024

Laŭ studaĵo publikigita lundon en la ĵurnalo « Nature Ecology & Evolution », ilia frekvenco multobliĝis per 2,2 inter 2003 kaj 2023.

La nombro kaj la intenseco de la ekstremaj arbaraj fajroj, la plej detruaj kaj poluantaj, pli ol duobliĝis en la mondo de antaŭ dudek jaroj, kaj tio pro la klimata varmiĝo kaŭzita de la homaj aktivecoj, laŭ nova studaĵo publikigita lundon 24an de junio en la ĵurnalo Nature Ecology & Evolution. Per datumoj akiritaj de satelitoj, la esploristoj studis preskaŭ 3 000 incendiojn da arbaroj kun enorma « radiada potenco » - la kvanto de radiado de energio emisiita – inter 2003 kaj 2023 kaj konstatis, ke ilia frekvenco multobliĝis per 2,2 dum tiu periodo.

La plej tuŝataj estas arbaroj, kie ĉeestas koniferoj, interalie okcidente de Usono, kaj la borealaj arbaroj, kiuj kovras Alaskon, norde de Kanado kaj Rusio. La frekvencoj de tiaj incendioj respektive multobliĝis per 11 kaj 7. Konsiderante la 20 plej perfortajn incendiojn ĉiujare, ankaŭ ilia kumulita radiada potenco pli ol duobliĝis, je ritmo, kiu « ŝajne akcelas ».

 

« Tiu kreskanta procento alarmis min »

« Mi atendis kreskon, sed tiu kreskanta procento alarmis min », deklaris la ĉefa aŭtoro de tiu studado, Calum Cunningham de la aŭstralia universitato de Tasmanio.

« La efikoj de la klimata ŝanĝiĝo ne plu koncernas estontecon kaj ni vidas hodiaŭ la signojn de atmosfero, kiu sekiĝas kaj varmiĝas », li deklaris pledante por pli bona preventa administrado de la arbaroj.           

Tiuj ekstremaj incendioj estas nutrataj de pli kaj pli intensa sekeco, konsekvenco de la klimata varmiĝo. Dum sia kreskado, la arbara areo sorbas la C02, sed tiu ĉi reiras amase en la atmosferon kiam brulas la vegetaĵo, pligravigante la varmiĝon de la planedo, kaŭzita de la emisioj de la forcejefika gaso.     

28/07/2023

De Usono ĝis Grekio, la norda hemisfero spertas ekstreman klimaton

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/07/de-usono-gis-grekio-la-norda-hemisfero-spertas-ekstreman-klimaton.html

17/08/2022

En daŭro de dudek jaroj, la arbaraj fajroj duobliĝis en la mondo, « verŝajne » pro la klimata ŝanĝiĝo, laŭ studaĵo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/08/en-dauro-de-dudek-jaroj-la-arbaraj-fajroj-duobligis-en-la-mondo-versajne-pro-la-klimata-sangigo-lau-studajo.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }