03/06/2024
Nora Cortiñas, unu el la fondintinoj de la « Patrinoj de la Placo de Majo », kiu defiis la argentinan diktaturon de 1976-1983 mortis 94-jara.
« Kun profunda malĝojo, ni adiaŭas nian lukto-fratinon, nekontesteblan gvidantinon de la movado pri Homaj rajtoj en Argentino », mencias komunikaĵo de la Avinoj de la Placo de Majo.
« Norita », ŝia kromnomo, kuniĝis en 1977 kun kelkaj patrinoj, kiuj senĉese pridemandis la militan ĥunton, por scii kio okazis al siaj gefiloj, forkaptitaj hejme aŭ surstrate fare de policistoj.
Ŝia filo Gustavo, 24-jara, aktivulo ĉe la peronista junularo (maldekstro), estis forkaptita en aprilo 1977, kaj plu estas ĝis nun unu el la 30 000 mortintoj aŭ malaperintoj de la diktaturo, laŭ taksado de la organizaĵoj pri Homaj rajtoj. Tiu taksado estis kontestita de la nuna ultraliberala prezidento Javier Milei.
Manifestacioj sur la placo de Majo
La « Patrinoj », krom la vanaj demarŝoj ĉe Justico, manifestaciis ĉiujare posttagmeze sur la placo de Majo de Bonaero, en cirklodancoj fariĝintaj tutmonde konataj kun blankaj fulardoj sur la kapo.
Ili ĉefe marŝis por siaj malaperintaj infanoj, poste kiel vivanta simbolo de la Homaj rajtoj piedpremitaj de la diktaturo.
« Estas same, kiel oni amputis brakon de mi »
« La unua lukto koncernas la malaperon de infano. Estas same, kiel oni amputis brakon de mi. Ili lasas la vundon sangi, kaj rimedo ne ekzistas », eksplikis antaŭ kelkaj jaroj Nora Cortiñas tiam 88-jara.
Tempo pasis, « ni komencis kompreni, ke adopti la lukton de niaj filoj kaj filinoj estis tio, ko ebligas akiri justicon. Ni defendis iliajn idealojn kaj plu faras nun », ŝi aldonis.
Nora Cortiñas, nelacigebla, impulsiĝema kaj ridema fariĝis do familiara figuro. Krom ŝiaj « cirklodancoj » de la Patrinoj de la Placo de Majo, ŝi partoprenis multajn kolektiĝojn por Homaj rajtoj, indiĝenaj popoloj, viktimoj de la Ŝtataj perfortoj, en Argentino aŭ eksterlande.
25/03/2024
Argentino: unua memortago por justico kaj vero, de post la elekto de Javier Milei
11/05/2017
Argentino: duon-miliono da blankaj kaptukoj kontraŭ la nepuniteco de torturisto de la diktaturo