Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juin 2024 5 14 /06 /juin /2024 08:34
REUTERS - MARIANA NEDELCU

14/06/2024

La argentina prezidento Javier Mileil anoncis ĵaŭdon vespere malfundon de la sub-sekretario pri Protektado kontraŭ la genra perforto, kun konsekvenco maldungo de 500 funkciuloj. Memorige, la ultraliberala prezidento intencas maldungi sume de 75 000 Ŝtatdungitoj por redukti la publikajn elspezojn. De post lia alveno ĉe la potenco, antaŭ ses monatoj, Javier Milei senĉese atakas la feministojn, kvalifikante « ridinda » ilian lukton por egaleco.

Ili atendis tion, sed tamen la argentinaj feministoj koleras. De nun, neniu publika institucio plu pritraktas nek la virinajn rajtojn, nek la genran perforton.

« Dum sia tuta kampanjo, la prezidento Javier Milei atakis la politikon pri seksegalecoj. La prezidento strebis negi la ekziston de tiu neegaleco », denuncas Irupe Tentorio, ĵurnalistino kaj aktivulino. Laŭ la ekstremdekstra prezidento, Javier Milei, la ministrejo pri virinoj, seksegaleco kaj diverseco estis nur instrumento de ideologia propagando, senutila kaj tro kosta, eĉ reduktita al sub-sekretario kontraŭ genra perforto. Claudia Perugino asertas tamen, ke la help-programo, kiun ŝi kunordigis helpis almenaŭ 400 000 viktimojn.

« Tio estis grava, ĉar krom ricevo de financa helpo, tiuj personoj povis komenci novajn profesiajn aktivecojn kaj konstrui projekton de memstara vivo, ekplani vivon sen sia agresinto. » 

Antaŭ apenaŭ monato, tri lesbaninoj mortis bruligitaj en sia loĝejo, kvara pluvivis. Ili vivis en la kvartalo Barracas, kiu estas ankaŭ tiu de la samseksema aktivulino Marta Dillon, en Bonaero.  

« Tiu postvivantino ricevis neniun helpon por rekonstrui sian vivon, dum ŝi estis atakita en kunteksto de kresko de malamego », denuncas Marta Dillon. Nek polico nek justico informis pri la motivo aŭ la preciza kunteksto de la atako, sed la samseksema federacio, leĝaj aŭtoritatoj emfazis ĉi-semajne « malamegan krimon » celantan lesbaninajn parojn. 

La ministrejo pri Virinoj de la provinco de Bonaero denuncis siaflanke « lesbofobian krimon », kiu ne estas « izolita evento, sed enskribiĝas en la parolojn ripetitajn de la registaro el senrespondeca maniero  ».

Leĝo balotita en 2009 devigas la Ŝtaton disponi pri institucio dediĉita al la perfortoj kontraŭ la virinoj. La feninismaj movadoj do intencas denunci tiun malobservadon de la leĝo.      

08/02/2024

Argentino: manifestacioj  kontraŭ la malaltigo de la nutraĵa helpo daŭras

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/argentino-manifestacioj-kontrau-la-malaltigo-de-la-nutraja-helpo-dauras.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }