02/06/2024
En la marborda vilaĝo El Bosque, sude de Meksiko, la atlantika Oceano iom-post-iom ronĝas la teron. Tiom grade, ke plimulte da ĝiaj loĝantoj decidas evakui la lokon.
Sude de Meksiko, preskaŭ nenio restas de la marborda vilaĝeto El Bosque, mardon 28an de majo. La maro definitive glutis la domojn, trudante la 700 loĝantojn forlasi la lokojn. Adrien estas fiŝkaptisto kaj ĉiam loĝis ĉi tie. Li estas unu el la maloftaj homoj kiuj restis. Li vidis la akvon ronĝi iom-post-iom la vilaĝon, viktimo de la leviĝo de la Atlantika Oceano. La vintraj tempestoj fariĝas pli kaj pli intensaj kaj pli kaj pli longaj.
La klimata varmiĝo estas akuzata
El Bosque estas nova ekzemplo pri la konsekvencoj de la klimata varmiĝo. « Iom-post-iom, la maro reakiras tion, kio apartenas al ĝi. Miaj gepatroj rakontis al mi, ke alveninte en El Bosque, multe da akvo estis ĉi tie. Post ili, aliaj personoj venis kaj konstruis domojn. Poste, la maro retiriĝis. Sed hodiaŭ, ĝi leviĝas kaj reakiras sian originan nivelon », atestas Adrian. Inter la familioj devigitaj esti reloĝataj, kelkaj deziras nun foriri por vivi aliloke.
30/05/2024
Barato: Rekorda temperaturo ĝis 52,3°C estas registrita en Nov-Delhio