05/03/2024
Lundon la 4an de marto, 143 virinoj anoncis, ke ili persekutas la danan Ŝtaton pro ĝia impliko en organizo de trudita kontraŭkoncipo en Gronlando. Laŭ la fremdaj amaskomunikiloj, tiu kampanjo okazis en la 1960-1970aj jaroj por redukti la naskokvanton en la arkipelago.
Ili estas 143, sed miloj da personoj ŝajne estas koncernataj. Lundon 4an de marto, grupo de 143 gronlandaj virinoj ekprocesis kontraŭ la dana Ŝtato, asertas The Guardian.
Ili akuzas ĝin pri organizado de kampanjo de trudita kontraŭkoncipo en Gronlando en la 1960-1970aj jaroj. La 143 plendantinoj postulas monreparacion de 43 milionoj da danaj kronoj (5,7 milionoj da eŭroj) « pro tio, kion ili priskribas kiel malobservadojn de iliaj fundamentaj rajtoj »
Naja Lyberth, « estas la unua virino, kiu malkaŝis la aferon. Oni metis al ŝi enuteran kontraŭkoncipilon sen ŝia konsento post medicina ekzameno ». Ŝi akuzis Danion, ke ĝi kondukis grandan entreprenon de « intenca steriligado » en teritorio pliparte inuita, kiu tiam estis konsiderita kiel regiono de la skandinavia reĝlando. « Kelkaj el la supozitaj viktimoj ne superis 12 jarojn, kiam kuracistoj instalis al ili enuteran kontraŭkoncipilon, cele al redukto de la nombro de naskoj en Gronlando », memorigas la brita ĵurnalo.
« Mi sentis doloron dum jaroj »
La amplekso de tiuj kampanoj de truditaj kontraŭkoncipoj estis malkaŝitaj en 2022, danke al enketo kondukita de la danaj ĵurnalistoj Anne Pilegaard Petersen kaj Celine Klint.
Ĉi-jare, ankaŭ la BBC publikigis atestojn de Gronlandaninoj, al kiuj oni metis enuteran kontraŭkoncipilon aŭ kontraŭkoncipan enplanton sen ilia konsento, ofte post abortigo. « Mi sentis min perfortita en mia intimeco », deklaris unu el ili al la brita televidkanalo. « Mi ĉiam memoros pri la doloro. Mi havis tiel doloron dum tiom da jaroj », atestis alia junulino.
Malgraŭ tiuj atestoj, « neniu aranĝo ne estis decidita de la registaro » por rapide monkompensi la viktimojn, precizigas The Guardian. En 2023, enketo estis lanĉita por determini ĝis kia grado la danaj aŭtoritatoj ne respektis sian promeson. Sed la gronlandaj kaj danaj esploristoj, kiuj partoprenis al ĝi provizos siajn konkludojn nur post du jaroj.
Ĝis tiam, « la nombro de virinoj, kiuj postulas 300 000 danajn kronojn de monkompenso (iom pli ol 400 000 eŭroj) pli ol duobliĝis » kompare kun lasta oktobro. Tiam, 67 virinoj jam avertis Kopenhagon, ke ĝi agadu, sub minaco de juĝaj persekutoj.
28/11/2023
Trudita kontraŭkoncipo: la virinoj de Gronlando postulas monkompenson de Danio