/image%2F0553642%2F20240331%2Fob_d7b5a8_bildo-rsf.png)
31/04/2024
Ses rusiaj ĵurnalistoj, kiuj laboras por sendependaj mediatoj estis arestitaj de la rusiaj aŭtoritatoj inter la 27a kaj 28an de marto. Raportistoj Sen Limoj (RSL) denuncas arbitrajn arestojn, evidentan provon silentigi la lastajn sendependajn mediatojn en Rusio, kaj postulas liberigon de du ĵurnalistoj plu malliberigitaj.
La rusiaj aŭtoritatoj arestis kvin ĵurnalistojn en Moskvo kaj unu alia en Ufa, urbo situata pli ol 1 300 kilometrojn oriente de Moskvo, inter la 27a kaj 28a de marto.
En la rusa ĉefurbo, Antonina Favorskaja, ĵurnalistino ĉe la rusia sendependa mediato SOTAvision, estis denove arestita vespere de la 27a de marto, dum ŝi eliris post dek tagoj da detenado pro « malobeo al la polico ». Tiu ĵurnalistino, kiu laboris pri la laboro de Aleksej Navalnij, opoziciulo al Vladimir Putin, estas pro tio akuzita pri « ekstremaj aktivecoj ». Ankaŭ ŝiaj kolegoj Aleksandra Astakhova kaj Anastasia Musatova, kiuj venis akcepti ŝin, estis arestitaj de la polico kaj pridemanditaj kiel « atestantoj », antaŭ ol esti fine malliberigitaj. Iliaj hejmoj estis traserĉitaj kaj materialoj estis kaptitaj.
La afero daŭris, kiam du ĵurnalistoj, Ekaterina Anikieviĉ, kiu laboras en la informreto SOTAvision kaj Konstantin Jarov, kiu laboras por la sendependa mediato RusNews, estis arestitaj de la polico, dum ili raportis pri la traserĉado de la hejmo de Antonina Favorskaja, antaŭ ol esti poste liberigitaj. Konstantin Jarov estis frapita de la polico, minacita de seksperforto kaj kondukita al malsanulejo. Li estas akuzita pri « malobeo al la polico » kaj riskas monpunon kaj ĝis 15 tagoj da malliberejo.
« Arestoj, perfortoj, minacoj, traserĉadoj… La represio de la rusiaj aŭtoritatoj kontraŭ la lastaj sendependaj mediatoj kaj ĵurnalistoj intensiĝas kun ses novaj arestoj en kelkaj horoj. RSL denuncas tiujn arbitrajn arestojn kaj netolereblajn perfortojn kontraŭ tiuj ĵurnalistoj. La akuzoj estu forlasitaj kaj ambaŭ ĵurnalistoj plu detenitaj estu liberigitaj. - Jeanne Cavelier, respondeculo de la buroo Orienta Eŭropo kaj Centra Azio ĉe RSL.
La represio kontraŭ la sendependaj ĵurnalistoj tuŝas ne nur la ĉefurbon. Tagon antaŭ la 27an de marto, Olga Komleva korespondantino por RusNews, estis arestita en la urbo Ufa, pli ol 1 300 kilometrojn oriente de Moskvo, poste metita en provizora dumonata detenado. Ankaŭ ŝi estas akuzita pri « ekstremismo », pro ŝiaj kontaktoj kun Alexej Navalnij.
Nur kelkajn tagojn post la prezidenta pseŭdo-baloto, kiu restarigis Putin ĉe la potenco pasintan 17an de marto, Rusio plu transformiĝas en « nigran truon » koncerne informon, kie la propagando de la Kremlo regas. De post la rusia invado de Ukrainio en februaro 2022, centoj da sendependaj ĵurnalistoj devis forlasi Rusion por eviti malliberejon.
Ankaŭ en la okupaciataj teritorioj en Ukrainio, la sendependaj ĵurnalistoj estas persekutitaj kaj enkarcerigitaj.
/image%2F0553642%2F20240331%2Fob_d29ba0_memorial.jpg)
22/02/2024
Rusio: novaj akuzoj kontraŭ Oleg Orlov, kunfondinto de la NeRegistara Organizaĵo Memorial
/image%2F0553642%2F20240331%2Fob_1f8dac_agentoj.jpg)
03/09/2023
Rusio aldonas la Nobelpremiiton pri Paco Dmitrij Muratov al sia listo de « fremdaj agentoj »
/image%2F0553642%2F20240331%2Fob_7b1634_publikigon.jpg)
28/03/2022
Milito en Ukrainio : la rusa sendependa ĵurnalo « Novaïa Gazeta » interrompas sian publikigon