14/03/2024
La enlanda milito inter la Rapidaj Subtenfortoj (RSF) de la generalo Mohammed Hamdane Dagalo kaj la armeo de la generalo Abdel Fattah al-Burhane detruas la landon de post la 15a de aprilo 2023.
La milito, kiu detruas Sudanon de antaŭ preskaŭ dek unu monatoj « povus krei la plej teruran malsatkrizon en la mondo » en lando, kiu jam spertas la plej gravan delokitan krizon de loĝantaro en la mondo, avertas la Monda Nutraĵa Programo (MNP).
Laŭ la MNP, « hodiaŭ, la Sudananoj estas forgesitaj »
La bataloj « minacas milonojn da vivoj, pacon kaj stabilecon de tuta regiono », laŭ la ekzekutiva direktorino de la MNP Cindy McCain. « 20 jarojn antaŭe, Darfuro spertis la plej gravan malsatkrizon en la mondo kaj la mondo kunigis siajn strebojn por respondi, sed hodiaŭ, la Sudananoj estas forgesitaj », ŝi aldonas.
Komence de la 2000-aj jaroj Omar el-Béchir, eksigita en 2019, lanĉis milicanojn, la Ĵanĵaŭidoj, por konduki politikon de totala detruado en Darfuro, vasta regiono de sudana okcidento. Hodiaŭ, ili estas grupigitaj ene de la Rapidaj Subtenfortoj (RSF) de la generalo Mohammed Hamdane Dagalo, kiu militas de post la 15a de aprilo 2023 kontraŭ la armeo de la generalo Abdel Fattah al-Burhane.
Infano mortas ĉiujn duajn horojn
Bombadoj de civiluloj, detruado de infrastrukturoj, seksperfortoj, rabadoj, truditaj delokigoj kaj incendiitaj vilaĝoj fariĝis la ĉiutagaĵo de la 48 milionoj da Sudananoj. Se tiuj perfortoj ne ĉesos, « la milito en Sudano povus krei la plej grandan malsatkrizon en la mondo », certigas S-ino McCain. Nuntempe, « malpli ol 5% » el la Sudananoj « povas ĝui kompletan manĝaĵon », laŭ la MNP. En la kampadejo de delokitoj Zamzam, en Darfuro, Infano mortas ĉiujn duajn horojn laŭ Kuracistoj sen Landlimoj (KSL)
En Sud-Sudano, kie 600 000 personoj rifuĝis por fuĝi la militon, « unu infano el kvin en la transita centro suferas pro misnutrado », raportas S-ino McCain.
18 milionoj da personoj spertas gravegan nutradan malsekurecon en la lando, inter kiuj kvin milionoj atingis la lastan gradon antaŭ malsatego. Ili apenaŭ povas esti helpataj de la humanitaraj homoj, kiuj suferas obstaklojn al moviĝado kaj gravan mankon de financado, laŭ la MNP.
01/02/2024
Sudano: Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la milito okazigis « preskaŭ ok milionojn da delokitoj
21/02/2017
Sud-Sudano: stato de malsatego estas deklarita en pluraj regionoj