29/03/2024
Bildo: Palestinanino ŝarĝita per sakoj prepariĝas trapasi israelan barilon en Kalandijo, en okupaciata Cisjordanio , la 22an de marto 2024.
Tiu anonco de la israela ministro pri financo reprezentas la plej vastan konfiskon de teroj en palestina teritorio de post la pacaj Interkonsentoj de Oslo en 1993.
Ĉi-vendrede, la israela registaro anoncis konfiskon de 800 hektaroj da tero en la Jordana valo, en okupaciata Cisjordanio, samtage ol vizito de la usona Ŝtatsekretario Antony Blinken, en Israelo. Tiu anonco de la ministro pri Financo Bezalel Smotriĉ, figuro de ekstremdekstro kaj de la juda koloniado en Cisjordanio, koncernas la plej vastan konfiskon de teroj en palestina teritorio de post la pacaj Interkonsentoj de Oslo en 1993, laŭ la israela kontraŭ-koloniada organizaĵo Pacon Nun.
La israela koloniado en Cisjordanio (inkluzive de Orienta Jerusalemo) estas laŭ la internacia juro kontraŭ-leĝa, memorigas regule Unuiĝintaj Nacioj, kiu denuncas ĉian provon de juda koloniado en la okupaciataj teritorioj kiel unu el la ĉefaj obstakloj al starigo de definitiva paco inter Israelo kaj Palestinanoj. En komunikaĵo, NRO "Pacon Nun" kvalifikas « provoko » la daton elektitan por tiu anonco, samtempe kun la vizito de Antony Blinken.
Dum la perforto intensiĝas en Cisjordanio sur fono de la milito en Gazao, Usono decidis financajn punojn kontraŭ kelkaj kolonianoj kvalifikitaj « ekstremistoj ».
21/02/2024
Cisjordanio: la nombro de sovaĝaj kolonioj kreskegas de post la komenco de la milito
16/11/2023
Okupaciata Cisjordanio: la israelaj ekspedicioj kaj la nombro de palestinaj mortintoj kreskas