Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mars 2024 5 15 /03 /mars /2024 22:11

15/03/2024

De post la 22a de februaro 2022, la entrepreno El Mahala Teksaĵo, en Egiptio, suferas tumultojn. La agado komenciĝis, kiam ĉirkaŭ 3 700 virinoj kolektiĝis por protesti kontraŭ la malaltaj salajroj. Poste, ĉiuj laboristoj de la entrepreno anoncis strikon por postuli de la registaro la promesitan minimumon de 6 000 EGP (120 $). Il postulis salajrajn ĝustigojn kaj monkompenson por manĝaĵoj ĝis 900 EGP. Malgraŭ manifestacioj pacaj, la direkcio kaj la registaro rifuzis intertrakti. La ministro pri publika sektoro altigis la minimuman salajron ĝis 6 000 EGP, sed la aliaj petoj estis ignoritaj. La laboristoj ĉesigis sian strikon la 29an de februaro, sed estas objekto de minacoj kaj detenoj. Dek tri el ili estis arestitaj de la nacia sekureco kaj du estas plu detenitaj. Kelkaj eĉ estis minacitaj pri maldungo, dum ilia arestado. Tio emfazas la potencialajn kontraŭleĝajn agadojn de la entrepreno.                 

Retmesaĝo:

Mi subtenas la rajtojn de la laboristoj de El Mahala Teksaĵo, kiuj strikis pace kaj esprimis siajn petojn. Vere kolektiva intertraktado, libera el ĉiaj premoj estas ege necesa. Mi postulas liberigon de la enkarcerigitaj laboristoj, aparte Wael Mohamed Mahmud Abu Zueid kaj Mohamed Mahmud Tolba Hussein. La novaj detenoj kaj falsaj akuzoj ĉesigu. Estas necesege meti finon al ĉiuj agadoj kondukitaj kontraŭ la laboristoj de El-Mahala. Tiuj agadoj malobservas la laboristajn rajtojn kaj la konvencion n° 87 de la IOT, kiu antaŭvidas liberecon pri asociiĝo kaj protektadon de la sindikataj rajtoj. Gravas atenti, ke la laboristoj kaj dungitoj ĝuu tiujn rajtojn sen limigoj.

Partnerece kun la Center for Trade Unions and Workers Services (CTUWS), egipta NeRegistara Organizaĵo, kreita en marto 1990 fare de sindikataj gvidantoj kaj sindikatanoj, surbaze de ilia sperto ene de la egipta sindikata movado.        

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }