/image%2F0553642%2F20240324%2Fob_f4d0e0_crocus-city-hall-2020.jpg)
24/03/2024
Hieraŭ vespere, armitaj teroristoj sturmis la teatron Crocus City Hotel, en Moskvo, mortiginte pli ol cent homojn kaj vundinte plurajn dekojn da aliaj. Rapide, la grupo Islama Ŝtato (IŜ) prenis sur sin la atakon pere de sia Telegram-kanalo.
Parizo-Bataclan, Madrido, Londono, Ŝengalo, Kurdio… kaj hieraŭ vespere Moskvo… EI sangoplenigas la tutan teron, sed oni preferas fermi la okulojn fronte al la danĝero de la islama terorismo… Tamen, tiu tutmonda danĝero necesigas mondskalan respondon. Se ne IŜ plu masakros ĉie en la mondo, inkluzive en Eŭropo, kie jam okazis tiaj amasbuĉadoj.
Unu el la aranĝoj, kiujn Okcidento povus adopti estas juĝi aŭ repatriigi la fremdajn teroristojn de IŜ kaj ties familiojn detenitajn en la kampadejo al-Hol, nord-oriente de Sirio, fariĝinta pezan ŝarĝon por la Kurdoj de antaŭ 5 jaroj. Tiu kampadejo, kromnomita « produktejo de ĝihadistoj » pro la miloj da infanoj endoktrinigitaj de siaj patrinoj laŭ ĝihadisma ideologio, estas prokrastita bombo por la tuta planedo. Estas absolute urĝe malmunti ĝin kiel eble plej rapide.
/image%2F0553642%2F20240324%2Fob_6d35e7_en-sirio.jpg)