/image%2F0553642%2F20240206%2Fob_82265c_000-338p6du-seisme-kahramanmaras-turqu.jpg)
06/02/2024
Jaron post la duobla tertremo de la 6a de februaro 2023, unu el plej teruraj naturaj katastrofoj de la historio de la 21a jarcento, la engaĝintaj persekutoj kaj la kelkaj procesoj malfermitaj, domaĝas la kulpintojn kaj la politikulojn, kiuj senlime provizis konstrupermesilojn.
La 23an de februaro 2023, dum la sukuristoj plu serĉis pluvivantojn en la ruinaĵoj de la tertremoj okazintaj 17 tagojn antaŭen, la turka ministro pri Justico promesis, ke la tribunaloj persekutos « ĉiujn kulpintojn », « ĉiuj, kiuj plenumis kulpon aŭ neglekton », « senskrupule ».
Jaron post la dramo, kiu okazigis pli ol 53 000 mortintojn, enketoj estis malfermitaj, kelkaj procesoj komenciĝis, sed advokatoj kaj NeRegistaraj Organizaĵoj denuncas unuvoĉe foreston de oficialuloj inter la akuzitoj. La 2 825 personoj implikitaj ĝis nun pro ilia supozita rolo en la katastrofo (inter kiuj 267 nun en malliberejo) estas konstruigistoj, surlokaj inspektoroj kaj aliaj teknikaj dungitoj.
La turka prezidento Recep Tayyip Erdoğan mem akuzas ilin, ke ili utiligis materialon malbonkvalitan kaj malobservis la konstruajn normojn.
En la 369 akuzaj protokoloj redaktitaj ĝis nun troviĝas neniuj funkciuloj kaj municipaj respondeculoj, kiuj lasis konstrui danĝerajn konstruaĵojn, kaj ke la raportoj de ekspertoj tamen montras. La ekspliko estas simpla: en Turkio, antaŭ ol persekuti publikan agenton pro krimo plenuminta dum la ekzerco de sia funkcio, la prokuroroj devas akiri permeson de la kompetentaj aŭtoritatoj. Tiuj permesoj kompreneble estis ĉiuj rifuzitaj ĝis nun.
120 000 personoj en improvizitaj kampadejoj
Jaron poste, kio estas la humanitara situacio ? La parta bilanco mencias almenaŭ 56 000 mortintojn kaj 23 milonojn da trafitaj personoj. Flanke de Sirio, la efikoj de la tertremo aldoniĝis al dek tri jaroj da daŭranta milito, alarmas la doktoro Mego Terzian, ĝenerala direktoro de la Mehad, unu el la maloftaj NeRegitaraj Organizaĵoj ĉeestanta surloke.
Plejparte de la viktimoj troviĝas en zono kontrolita de la siria opozicio, sed tiu ĉi « ne havas financajn rimedojn por garantii la humanitaran helpon al la loĝantaroj. La unuaj semajnoj, kiuj sekvis la tertremon, la internacia komunumo fortege implikiĝis. Hodiaŭ, preskaŭ neniaj aktivecoj de rekonstruado okazis », li eksplikas. Vilaĝoj estas neloĝeblaj kaj la loĝantoj translokiĝis al apuda nenies lando kaj atendas, ke la konstruado komenciĝu por reveni.
Laŭ Mego Terzian, almenaŭ 120 000 personoj plu vivas en spontanaj kampadejoj instalitaj fare de surlokaj loĝantoj norde de Idleb.
« La kondiĉoj estas tre malstabilaj. Pro la malvarmo la situacio fariĝis eĉ pli malfacila por tiuj loĝantoj. Estas konstateble, ke pli kaj pli da pacientoj, kiuj vizitas niajn sancentrojn suferas malsanojn kiel spirinfektojn aŭ gravajn diareojn.