09/02/2024
Miloj da slovakoj manifestacias kontraŭ leĝprojekto, kiu celas malpezigi la punojn pro koruptado aŭ ekonomiaj deliktoj. Eŭropa Unio kritikis tiun projekton.
Miloj da slovakoj kolektiĝis antaŭ la Parlamento de Bratislavo.
La manifestaciantoj denuncas leĝprojekton, kiu celas malpezigi la punojn pro koruptado kaj ekonomiaj deliktoj.
La opozicio akuzas la Ĉefministron Robert Fico, ke li provas protekti la aferistojn proksimajn de lia partio.
Krom surprizo, la slovakia Parlamento sendube adoptos la reformon de la punkodo kadre de akcela leĝa proceduro.
Eŭropa Unio esprimis sian dubon kaj konsilis engaĝi konsultojn antaŭajn al la adopto de la reformo.
01/03/2018
Slovakio: Omaĝo al la murdita ĵurnalisto
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/03/slovakio-omago-al-la-murdita-jurnalisto.html