Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 février 2024 6 17 /02 /février /2024 15:30

17/02/2024

Sume, pluraj centoj da personoj estis arestitaj dum pluraj kolektiĝoj en Rusio memore al la opoziciulo Alexej Navalnij, kiu mortis en malliberejo vendredon, anoncis la specialigita NeRegistara Organizaĵo OVD-Info. Laŭ la bilanco publikigita en sia retejo kaj ĝisdatigita sabaton vespere, « pli ol 400 personoj estis arestitaj en dekoj da urboj »Moskvo, Sankt-Peterburg, Niĵni Novgorodo, Kazano, Jekaterinburgo, Ĥanti-Mansijsko, Taganrogo, Ulan-Ude, Brjansko, Krasnodar, Tver, Surguto, Belgorodo, Novosibirsko, Rostovo ĉe Dono, Murmansko, Ufa, Tomsko, Ĉelabinsko, Vorkuto, Niĵnevartovsko, Orenburgo, Ĥanti-Mansijsko, Samara, Revda, Stavropolo, Jakutsko, Soĉi, Kursko, Vladikavkazo, Rjaz, Barabinsk, ktp.     

Ekde vendredo post-tagmeze, post la anonco de la morto de la ĉefa opoziciulo al la Kremlo, la aŭtoritatoj de la ĉefurbo avertis la loĝantojn kontraŭ ĉiu « senpermesita » manifestacio. Sed vespere en pluraj rusaj urboj, homoj vicumis por deponi florojn sur monumentoj memore al la politikaj disidentoj. 

En Rusio, ĉiu kritikanto de la potenco riskas enkarcerigon. Alexej Navalnij, 47-jara, trasuferis punon de dek naŭ jaroj da malliberejo pro « ekstremismo » en fora kolonio de Arkto, en tre malfacilaj kondiĉoj.

Lia forpaso post tri jaroj da enkarcerigo kaj venenigo, pri kio li akuzis la Kremlon, senigas la opozicion jam senfortigitan, de ĝia ĉefa figuro, monaton antaŭ prezidenta baloto, kiu sendube solidigos la potencon de Vladimir Putin.   

Komunikaĵo de la Rusa socialista movado pri la morto de Navalnij

Aleksej Navalnij estis mortigita en malliberejo. La federala Pundoma servo raportis pri la morto de la politikulo sed li ne mortis sole, li estis mortigita de Vladimir Putin.

La enketoj kaj la kontraŭ-koruptaj kampanjoj de Navalnij kontribuis politikigi milionojn da Rusoj kaj inspiris milojn da aktivuloj, inter kiuj multaj ne dividis liajn politikajn opiniojn, sed kredis pri la eblo de ŝanĝo en Rusio.   

Li kaj lia organizaĵo, la "Kontraŭ-Korupta Fondaĵo" sukcesis organizi amasajn kolektiĝojn kontraŭ Putin ĝis 2021.

Navalnij estis unu el la roluloj de la rusia populismo kaj kritikis la oligarkian kapitalismon. Li atentigis pri la malriĉeco kaj la neegalecoj en Rusio distingante inter ordinaraj Rusoj kaj la reganta kliko de la Rusia Ŝtato, kiu akiras sian gigantan riĉecon per uzurpado de la potenco, koruptado, akirado de mono kaj publikaj havaĵoj, torturoj, murdoj kaj militoj.

Putin timis Navalnij. Lia murdo estas klara politika signo, ke Putinismo eniras novan fazon, kiu ebligas elimini fizike politikajn opoziciantojn kaj eble ĉiun personon konsideratan kiel minaco kontraŭ pluvivado de la sistemo. Tio signifas, ke la vivo de ĉiu politika malliberulo en Rusio estas en danĝero.

Ni anticipu la perfortan eskaladon ene kaj ekstere de Rusio, kaj la « neatenditajn » mortojn de politikaj aktivuloj.             

Mortigante Navalnij, la murda kaj genocida reĝimo de Putin volas malkuraĝigi la rusian opozicion. Ni agadu male al liaj atendoj.

Por meti finon al la diktaturo, ni plifortigu nian solidarecon kaj nian memorganizadon. La morto de Navanij estas ekzemplo de politika martiro, kiu devas inspiri nin daŭrigi niajn politikajn aktivecojn, prefere al frustriĝo. Ni ne rezignu. La murdistoj estos punitaj, la diktaturo estos renversita.

https://aplutsoc.org/2024/02/17/communique-du-mouvement-socialiste-russe-sur-la-mort-de-navalny/

27/02/2023

Floraj omaĝoj memore al la murdita opoziciulo Boris Nemcov estas rimarkeblaj en tuta Rusio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/02/floraj-omagoj-memore-al-la-murdita-opoziciulo-boris-nemtsov-estas-rimarkeblaj-en-tuta-rusio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }