22/02/2024
En Rusio, Oleg Orlov, Nobelpremio pri paco 2022, kunfondinto de la rusia NRO Memorial pri defendo de Homaj rajtoj kaj konservado de la memoro de la soveta potenco nun riskas tri jarojn da enkarcerigo post nova akuzo fare de la justico de lia lando.
Jam kondamnita en oktobro 2023 al monpuno de 250 00 rubloj pro « ripetita misfamigo » de la armeo, Oleg Orlov, 70-jara, sin prezentu la 26an de februaro 2024 al nova aŭdienco. La rusia justico utiligis la republikigon en la sociaj retoj de artikolo de la kunfondinto de la NRO por ellabori tiun novan akuzon, eksplikas Natalja Morozova, juristino ĉe Memorial, kaj nun rifuĝinta en Francio.
« Unu sola guto la glason plenigas »
« Li estas akuzita, ĉar li publikigis en la franca retejo Mediapart sian blogon, kiu nomiĝas "Ili volis faŝismon, ili akiris ĝin" », kaj la rusan tradukon en sia fejsbuk-paĝo, ŝi diris. Kaj ĉar li jam surstratiĝis kun afiŝtabulo kontraŭ la milito, li ankaŭ estis akuzita pri « misfamigo » de la armeo, do tiu artikolo estis la lasta guto por la rusia justico. Li riskas tri jarojn da malliberejo. La rusia malliberejo estas ja suferiga por bonfartaj homoj, des pli por 70-jara viro. Ili ĉion faras, por ke li forlasu Rusion, sed tion li ne volas.
Piliero de Memorial
Pasintan 2an de februaro, la rusiaj aŭtoritatoj metis Oleg Orlov en la liston, kie figuras « fremdaj agentoj ». Tiujn lastajn jarojn, centoj da aktivistoj pri Homaj rajtoj, opoziciuloj kaj sendependaj ĵurnalistoj estis metitaj en tiun liston. Tiu kvalifiko akompanas sin per striktaj administraj devigoj kaj trudas afiŝi sin tia en ĉiuj publikaj komunikoj. Aktiva de post la 1970-aj jaroj, Oleg Orlov estis unu el la piliero de Memorial, la ĉefa organizaĵo, kiu luktas en Rusio por konservi la memoron de la sovetaj represioj kaj dokumentas tiujn de la Rusio de Vladimir Putin.
/image%2F0553642%2F20240211%2Fob_2be7d2_ukraine-overall-2-6-24-1-0.jpg)
/image%2F0553642%2F20240211%2Fob_663413_holodomoro.jpg)
/image%2F0553642%2F20240211%2Fob_403b95_liberecoj.jpg)