/image%2F0553642%2F20240204%2Fob_e93982_1975aeb-1706792964859-rts-gazacemetery.jpg)
04/02/2024
Dum la bataloj furiozas ĉirkaŭ la urbo Ĥan Junis, sude de Gazao, la tombejo ne estas domaĝitaj, rakontas la retejo « The Electronic Intifada ». Laŭ proksimuloj de mortintaj personoj, kiuj bedaŭras tiun volon forviŝi popolon, la sepultejoj estis detruitaj fare de Cahal.
Israelo plenumas abomenindajn krimojn en Gazaa sektoro de post la komenco de la nuna milito. Inter tuj krimoj, invado de tombejoj kaj profanado de tomboj. Dum Israelo devigis totalan interrompon de Interreto kaj telekomunikiloj, ĝia armeo sendis batalĉarojn en la zonon okcidente de Ĥan Junis, sude de Gazaa sektoro. La medicina centro troviĝas ĉi tie, kaj multaj el miaj proksimuloj estas entombigitaj en apuda tombejo.
Tomboj detruitaj per buldozo
Dum la malŝalto de Interreto, ni estis informitaj dank’al la radio: tiel ni eksciis, ke la israela armeo elfosis tombojn kaj detruis ilin per buldozo. Kiam mia patrino eksciis tion, ŝi memorigis nin, ke membroj de ŝia familio kuŝiĝas en tiu tombejo.
Mia frato iris tien kaj vidis, ke la israela armeo detruis la sepultejojn de miaj avo kaj avino. Eksciante tion, ni multe ploris. Ragheb, mia avo mortis antaŭ precize du jarojn. Li nenion malamis pli ol la militoj.
Ĉiufoje, kiam ili suferis ampleksegan atakon, li provis diri al ni, ke la malfacilaj periodoj iam finiĝos. Li provizis al ni sian subtenon. Malgraŭ lia pacienco, la precedencaj militoj de Israleo kontraŭ Gazao suferigis lin psikologie.
Dum la nuna milito, mi konfidis al mia patrino, ke mia avo estus malĝojega, vidante la hororojn suferigitajn en Gazao. La maljunuloj terure suferas esti delokitaj kaj estas terurigitaj de la bombadoj.
Ĉu milito kontraŭ la mortintoj ?
Ni suferas, kiam la tombo de proksimulo estas detruita. Ŝajnas al ni, ke Israelo forviŝas ĉion, kio havas rilaton kun la gazaa loĝantaro. Ĉu ni nun spertas militon kontraŭ la mortintoj krom milito kontraŭ la vivantoj. Neniu batalanto ĉeestas en la tombejoj, nek vivanta persono.
La perdo de tiuj sepultejoj ampleksigas la funebron spertitan de Gazao. La NeRegistara Organizaĵo Euro-Med Human Rights Monitor akuzis Israelon, ke ĝi celis plimulte el la tombejoj en Gazao. Tiuj atakoj malobservas la internacian juron, kiu postulas respekton de la forpasintoj dum milittempo.
Khaled Al Sir, 55-jara, loĝas en Ĥan Junis. Post nokto da intensaj perfortoj, kiuj celis ĉefe la medicinan centron Naser kaj ties ĉirkaŭaĵojn, Israelo forigis siajn batalĉarojn de la celita zono.
Matene, li iris en surlokan tombejon. « Ni vidis, ke la tomboj estis detruitaj, li atestas. En kelkaj, la korpoj malaperis. La israela armeo ŝtelis ilin. Mi vidis junulon plori, ĉar li ne plu trovis la tombon de sia patrino. »
« Ŝajnas, ke li mortis duan fojon »
« Li eksplikis, ke li iras ĉiutage al ŝia tombo por rakonti sian tagon, rakonti kio ĝojigis aŭ malĝojigis lin, daŭras Khaled Al Sir. Tio helpis lin funebri. Kiel viziti ŝian tombon, se ĝi ne plu ekzistas ? »
Raeda Salama, 35-jara, estis ŝokita ekscii, ke la sepultejo de ŝia patro estis celita. « Mia patrino ploregis eksciante tion, ŝi konfidas. Ŝajnas, ke li mortis duan fojon. Antaŭe, ŝi vizitis ŝian tombon unufojon monate, ŝi preparis dolĉaĵojn por disdoni al personoj en la tombejo, de kiuj ŝi petis preĝi por sia patro. Detruante lian tombon, la israela okupacio nun malpermesas viziti lin. »