Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 février 2024 6 10 /02 /février /2024 23:09
AFP/Mohammed Abed

10/02/2024

Joe Biden juĝas ekscesa la israelan reprezalion en Gazao. La kritiko intervenas, dum la internacia komunumo timas gravegan ofensivon en Rafah, lasta rifuĝo de la delokitoj de la palestina enklavo.

En la plenplenaj stratoj de Rafah (Gazaa sektoro), paniko ekkaptas la loĝantojn. Merkredon 7an de februaro, la israela ĉefministro Benjamin Netanjahu deklaris, ke li volas ataki la urbon.

Ĉi tie la loĝantaro kvinobliĝis de post la komenco de la milito. La urbo estas bombita ĉiutage kaj plejparte de la palestinaj rifuĝintoj estas lacegaj pro tiu terura etoso. « Ili persekutos nin ĉien, ĝis kiam ?  Ni deziras sekurecon. Ni estas forlacegaj, ni ne plu havas forton. », konfidas virino.

 

« Ni mortos en Gazao »

Malgraŭ la malsatego kaj la katastrofaj kondiĉoj, en kiuj ili pluvivas, multaj rifuĝintoj asertas, ke ili preferas morti ol forlasi sian naskiĝteron.

« Se ili provas devigi nin migradi al Egiptio, ni ne tien iros. Ni reiros al Gazao kaj ni mortos en Gazao », certigas viro.

Egiptio, kiu havas landlimon kun Gazao, jam rifuzis akcepti amasan migradon de rifuĝintoj. La lando timas, ke Israelo ne permesos al ili reiri al Gazao.  

04/02/2024

Palestino: La profanado de la tomboj en Gazao, alia vizaĝo de sennoma milito

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2024/02/palestino-la-profanado-de-la-tomboj-en-gazao-alia-vizago-de-sennoma-milito.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }