05/02/2024
La 200 kolektiĝoj antaŭviditaj en la lando atestas pri la ŝoko estigita de la malkaŝo de kunsido de ekstremistoj, dum kiu projekto de amasa forpelado de fremdaj personoj aŭ el fremda origino estis diskutita.
Ili formis homĉenon antaŭ la Konstruaĵo de Reichstag kaj skandis kontraŭfaŝismajn sloganojn: laŭ la polico preskaŭ 150 000 personoj manifestaciis centre de Berlino kontraŭ ekstremdekstro, dum pli ol du cent pacaj kolektiĝoj estis antaŭviditaj en la lando. « Ni estas 300 000 personoj en Berlino kaj dekoj da miloj en la stratoj de tuta Germanio kaj en rektaj videoj ! », deklaris siaflanke la organizantoj en la socia reto X.
Konstruaĵo de Reichstag, meze de la potenca kvartalo, estis plenplena de homoj meze de la tago. Multaj personoj, kiuj ne povis atingi ĝin estis rekondukitaj al la bordoj de la Spree kaj la apuda parko de Tiergarten, konstatis ĵurnalistoj de la franca Novaĵagentejo AFP.
« Ĉiuj kune kontraŭ faŝismo ! » skandis la homamaso, rekte sekvata de mil personoj en Jutubo. « Koro anstataŭ malamo », « Rasismo ne estas alternativo », « Libereco, egaleco, fuck AfD », referenco kun la kontraŭsistema partio kaj kontraŭ la migrantoj "Alternative für Deutschland", estis legeble sur la multkoloraj afiŝtabuloj de la manifestaciantoj. La kolektiĝo, pli densa ol antaŭvidite, disiĝis fine de la posttagmezo.
Ŝoko post kunsido de ekstremistoj
La 200 kolektiĝoj antaŭviditaj en la lando, kiel okazas jam de pluraj semajnoj, atestas pri la ŝoko estigita de la malkaŝo, la 10an de januaro, fare de la germana esplormediato Correctiv pri kunsido de ekstremistoj en Postdamo en novembro apud Berlino, dum kiu amasa forpelo de fremdaj personoj aŭ el fremda origino estis diskutita.
Sur fono de ekonomia malkresko kaj inflacio, la AfD senĉese progresas en la opinisondoj, kelkajn monatojn antaŭ tri gravaj regionaj balotoj oriente de la lando.
La kolektiĝo estis organizita de la movado Hand in Hand (manenmane en Esperanto, kiu kolektas preskaŭ 1800 organizaĵojn, inter kiuj la organizaĵo Friday for Future kaj la civitana alianco Campact. La polico de la ĉefurbo anoncis, ke ĝi deplojis 700 policistojn surloke.
En Germanio, manifestacioj kontraŭ ekstremdekstro atingas historian amplekson