Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 février 2024 3 21 /02 /février /2024 17:31

21/02/2024

Tio estas unu el la konsekvencoj de la nuna milito inter Israelo kaj la palestina Hamaso. La sovaĝaj kolonioj, kontraŭ-legaj laŭ la internacia kaj israela juroj multobliĝas de post la 7a de oktobro. Tiuj konstruaĵoj troviĝas en Cisjordanio, palestina teritorio okupaciata de Israleo. Tio konsistigas politikon de neinversigebla fakto nome de la radikalaj kolonianoj, kiuj kreskegas dum periodoj de intensaj konfliktoj.

Dum tiuj kvar lastaj monatoj, la israela organizaĵo Pacon Nun listigis dek novajn sovaĝajn koloniojn, kiuj multiĝas en Cisjordanio de post la komenco de la milito inter Israelo kaj la Hamaso. Tio reprezentas pasintjare preskaŭ 40% de la nombro de tiuj konstruaĵoj, kiuj estas kontraŭ-leĝaj inkluzive nome de la israela juro.

Tiuj radikalaj kolonianoj ankaŭ gudris alirajn vojojn. « La vojoj estas tre strategiaj: praktika alirejo ebligas pli facile vastigi la antaŭpostenon, protekti ĝin kaj akcepti tien homojn », eksplikas Yonathan Mizrachi kun-direktoro de la observejo pri koloniado de Pacon Nun. « Plie, la vojoj okupas terenon. La Palestinanoj diras: « Sur tiu vojo, kolonianoj cirkulas. Eble mi evitu ĝin. La vojoj estas do tre potenca ilo. »

 

Tiu milito profitas al la kolonianoj

Jam dum la lasta Intifado komence de la 2000-aj jaroj, Pacon Nun konstatis kreskadon de la kontraŭ-leĝaj konstruaĵoj. « Historie, la kolonianoj profitas de periodoj de milito aŭ periodo, kiam la internacia komunumo ne vere sekvas tion, kio okazas en Cisjordanio por plivastigi siajn aktivecojn, siajn kontraŭ-leĝajn antaŭpostenojn. Ili do profitas de tiu milito por etendiĝi kaj kiel eble plej konstruadi en tuta Cisjordanio », aldonas Yonathan Mizrachi.

Neniam tiom da sovaĝaj kolonioj estis kreitaj en daŭro de jaro. La organizaĵo substrekas, ke en 2023, la registaro apenaŭ intervenis por malhelpi aŭ malmunti ilin, lasante la kolonianojn libere agadi.

07/06/2020

Manifestacio en Tel-Avivo kontraŭ la projekto de anekso de parto el Cisjordanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/manifestacio-en-tel-avivo-kontrau-la-projekto-de-anekso-de-parto-el-cisjordanio.html

08/04/2019

Israelo : Benjamin Netanjahu intencas aneksi la koloniojn de Cisjordanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/04/israelo-benjamin-netanjahu-intencas-aneksi-la-koloniojn-de-cisjordanio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }