23/02/2024
Igar Lednik estas la kvina politika malliberulo, kiu mortas en malliberejo en malpli ol du jaroj en lando, kiu enkalkulas de ili pli ol mil. Li spertis punon pro « kalumnio » kontraŭ la prezidento Aleksandro Lukaŝenko.
Aktivulo ĉe la belorusa opozicio, Igar Lednik 64-jara mortis ĉi-matene en malliberejo.
Il estis kondamnita ĝis tri jaroj da malliberejo pro « kalumnio » kontraŭ la belorusa prezidento Aleksandro Lukaŝenko pro publikigaĵo en soci-demokrata Partio. Lia morto estis anoncita de lia politika eks-partio, kaj de la NeRegistara Organizaĵo Viasna.
Lia sanstato ege pligraviĝis en karcero, kie li estis operaciita ĉe la stomako.
Laŭ Viasna, la morton de la politika malliberejo kaŭzis korhaltiĝo.
Laŭ tiu ĉi NRO, Belorusio enkalkulas nun pli ol 1 400 politikajn malliberulojn.
La grupo de defendo de Homaj rajtoj ankaŭ deklaris, ke Igar Lednik estas la kvina politika malliberulo, kiu mortas en belorusia malliberejo en daŭro de malpli ol du jaroj.
La grupo de defendo de Homaj rajtoj ankaŭ deklaris, ke 1 422 politikaj aktivuloj estas enkarcerigitaj en Belorusio.
05/06/2023
Belorusio: maltrankvilo pri la sanstato de la opoziciulino al la reĝimo de Lukaŝenko, Maria Kolesnikova, enkarcerigita de antaŭ 1000 tagoj
03/03/2023
Belorusio: la aktivulo Ales Bjaljacki, kun-laŭreato de la Nobelpremio pri Paco estas kondamnita al 10 jaroj da malliberejo