08/02/2024
En Argentino, la mobilizadoj multobliĝas por denunci la malaltigon de la nutraĵa helpo fare de la registaro en kunteksto de forta inflacio.
Dum pli ol duono el la argentinaj infanoj vivas sub la malriĉeca sojlo, merkredon 7an de febraro, kuiristinoj de la supkuirejo de la ĉirkaŭaĵo de Bonaero manifestaciis antaŭ la ministrejo pri Homa kapitalo.
Malantaŭ rango de kaserolo malespere malplenaj, dekoj de volontuloj de supkuirejo portas afiŝtabulojn, sur kiuj estas skribite « nutraĵo ne estas alĝustiga variablo ».
« Ni venis por peti respondon de la ministrino Sandra Petrovello, ĉar de decembro, nutraĵo ne plu estas provizita » Roksana estas kuiristino en supkuirejo de Gerniko, unu el la plej malriĉaj urboj de Argentino situanta tridek kilometrojn sude de Bonaero: « Ni devas batali por nin nutri. Niaj infanoj suferas misnutradon. La situacio malboniĝas, la inflacio konstante kreskas. Nun, ni ne plu povas aĉeti kokidojn, eĉ lakton ni ne pu havas. »
De post la aŭstera ŝoko de Javier Milei en decembro, la prezoj de la nutraĵoj kreskis je pli ol 50% kaj la salajroj ne kompensas la inflacion.
La rezultatoj estas, ke ĉiutage novaj personoj vizitas la supkuirejojn, alarmas Karina. « La mendo multe kreskas, kaj ne nur ĉe la infanoj. Hodiaŭ, ni ankaŭ vidas pensiulojn kaj eĉ familiojn, kiuj tamen laboras regule ! »
Fronte al tiu situacio, la socialaj organizaĵoj multobligas la alarmsignalojn. Komence de la semajno, dum la ministrino taskita pri la Socialaj Aferoj deklaris, ke ŝi ricevos unu post la alia tiujn, kiuj malsatas, centoj da personoj rapide akceptis la proponon, kaj formis antaŭ ŝia ministrejo « vicon de la malsato » laŭlonge de 20 domeroj.
25/01/2023
Ĝenerala striko en Argentino: la ultraliberalismulo Javier Milei frontas unuan protestadon
24/12/2023
Argentino: Javier Milei prezentas la fakturon al la organizintoj de manifestacio