/image%2F0553642%2F20240118%2Fob_7389cc_gaza-sektoro.jpg)
18/01/2024
Ĉe la sidejo de Unuiĝintaj Nacioj en Novjorko, kunordiganto de urĝa helpo de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) priskribis pacientojn kiuj « atendas la morton » en la malsanulejoj de Gazaa-sektoro, fariĝintaj neoperacaj pro la milito.
Post kvin semajnoj trapasitaj en la palestina teritorio, Sean Casey, kunordiganto de la urĝaj skipoj de la MOS raportis, ke li ĉiutage vidis pacientojn en malsanulejoj « kiuj suferas gravajn brulvundojn aŭ malfermajn ostrompiĝojn atendantaj dum horoj aŭ tagoj » por esti kuracitaj.
« Ofte, ili petas de mi nutraĵojn aŭ akvon, kio atestas pri la malespera nivelo, kiun ili spertas », li aldonis.
Sean Casey menciis, ke li povis viziti nur ses el la 16 plu aktivaj malsanulejoj de Gazaa-sektoro. 36 malsanulejoj funkciis antaŭ la milito.
« Mi persone konstatis rapidan difektiĝon de la sansistemo », li atestis, notante ankaŭ « la malkreskon de alirebleco al humanitara helpo, aparte en la zonoj norde de Gazaa-sektoro ».
« Dum sep tagoj ni provis liveri ĉiutage karburaĵojn kaj proviantaĵojn norde de Gaza-urbo », priskribis la respondeculo. « Ĉiutage, niaj petoj estis rifuzitaj ».
La malsanulejoj en Gazao ricevas grandegan alfluon de pacientoj, dum la personaro estas reduktita. Same kiel plimulte de la loĝantaro, la flegistoj fuĝis sian hejmon.
S-ro Casey rakontis pri pacientoj norde de Gazaa-sektoro, kiuj « atendas la morton en malsanulejoj, sen karburaĵoj nek elektro nek akvo ».
La milito, kiu detruis la palestinan teritorion kaj delokis pli ol 80% de la loĝantaro, komencis post senprecedenca atako de la Hamaso la 7an de oktobro sude de Israelo, kiu okazigis 1 140 mortintojn, plimulte civilulojn, laŭ kalkulo de la franca novaĵagentejo bazita sur oficialaj nombroj.
Reprezalie, Israelo promesis neniigon de la Hamaso, kiu ekregis en Gazaa-sektoro en 2007. Laŭ la ministrejo pri Sano de la Hamaso, 24 448 personoj, plimulte virinoj, infanoj, kaj adoleskantoj estis mortigitaj en la israelaj militaj operacoj en la palestina teritorio, kie UN aŭguris riskon de « malsatego » kaj « mortigaj epidemioj ».