/image%2F0553642%2F20240109%2Fob_ad44f0_5376.jpg)
09/01/2024
La Internacio de la laboristoj de la konstruado kaj ligno (BWI) kaj Labourstart urĝe alvokas vin kuniĝi kun ni por postuli de la panama registaro, ke ĝi respektu la asociiĝan liberecon kaj ĉesigu persekuton kontraŭ la sindikatanoj. Suntracs, la sola nacia sindikato de la konstruado kaj similaj industrioj de Panama kaj ties gvidantoj suferas persekutadon, represion kaj timigon fare de la panamaj aŭtoritatoj. Tion pro ĝia ĉefa rolo ludita en la manifestacioj, kiuj ebligis nuligon de la vendo de 40-jara minkoncesio al la transnacia firmao First Quantum Minerals. Ĝia ekstrakta politiko kaŭzus gravajn sociajn kaj mediajn damaĝojn. Pro tiuj manifestacioj, la sindikatanoj estas akuzataj pri terorismo. La gvidantoj de SUNTRACS, Saúl Méndez, ĝenerala sekretario, Jaime Caballero, sekretario pri fremdaj aferoj, la gvidanto de la comarca Toribio García kaj la instruisto Diógenes Sánchez estas persekutataj de la prokuroraro. Ili estas akuzataj pri krimoj kontraŭ la libereco kaj la ekonomia ordo malfavore al la panama societo.
Krome, la 13an de novembro, la Ŝtata Sparkaso fermis la bankkonton de SUNTRACS kadre de intenca agado, celante malhelpi la rajton manifestacii kaj asociiĝi. Tio kondukis al kontraŭleĝa entrudiĝo de la Ŝtato en la sindikata vivo surbaze de falsaj akuzoj pri terorismo. Sindikatismo ne estas krimo ! la sindikatoj ne estu malfavorigitaj pro ilia mobilizado por la sociaj kaj mediaj rajtoj !
Ni petas de la panama registaro, ke ĝi tuj ĉesigu persekutadon kontraŭ SUNTRACS kaj respektu asociiĝan liberecon.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=5394
/image%2F0553642%2F20240109%2Fob_adfe8f_46f93b48337950a9913e238682ce8841.gif)
Retmesaĝo:
Ni skribas al vi por esprimi nian forpuŝon de la persekuto, misfamigo, psikologia timigo kaj malfermo de leĝa proceduro kontraŭ gvidantoj kaj respondeculoj de la Sindikato de la laboristoj de konstruado kaj similaj sektoroj de Panamo (SUNTRACS). Ni forpuŝas ankaŭ la unuflankan decidon de la panama Ŝtatbanko « Caja de Ahorro » fermi la bankkontojn de la SUNTRACS kaj de kelkaj el ĝiaj gvidantoj. La gvidantoj kaj dungitoj de tiu organizaĵo suferas arestojn, turmentadon kaj senbazajn akuzojn.
Ni forpuŝas la foreston de asocia libereco, kiuj troviĝas en la kriminalaj akuzoj suferitaj de la gvidantoj de SUNTRACS: Saul Mendez, sekretario pri fremdaj aferoj ; Diógenes Sanchez kaj Toribio García, akuzataj de la prokuraro, ke ili plenumis deliktojn dum la manifestacioj kontraŭ la leĝo 406.
La asociiĝa libereco kaj la integriĝo de la sindikataj gvidantoj estas grave minacitaj en Panamo. Ni postulas tujan malfermon de la bankkontoj de SUNTRACS kaj ĉesigon de la kontraŭsindikataj aranĝoj, kiuj konsistigas malobservadojn de la konvencioj 87 kaj 88 de la IOL, kies Panamo estas subskribinto.
/image%2F0553642%2F20240109%2Fob_d9fa2b_bwi.png)
Partnerece kun la BWI (Internacio de la laboristoj de la konstruado kaj ligno), tutmonda sindikata federacio, kiu kunigas 361 liberajn kaj demokratiajn sindikatojn. Ili reprezentas sumon de 12 milionoj da membroj en la sektoroj de la konstruado, konstru-materialoj, ligno, forsto kaj koneksaj sektoroj en 115 landoj. La ĉefa misio de la BWI estas protekti kaj promocii la laboristajn rajtojn, plibonigante samtempe la labor- kaj viv-kondiĉojn, asertante ke la sindikataj rajtoj estas esence Homaj rajtoj enradikigitaj en la principoj de egaleco, solidareco kaj demokratio.