10/01/2024
La norvegiaj marfundoj estas malfermitaj al minesplorado. La parlamento ĵus decidiĝis favore al tiu kontestita projekto. En siaj teritoriaj akvoj, la lando volas malfermi minekspluatadon en granda profundeco. Ĝi intencas ekstrakti ercojn necesajn al la energia transiro, interalie por fabriko de baterioj. Sed la minekspluatado de tiuj grundoj reprezentas riskegon por la biodiverseco, kiu vivas funde de la oceanoj. Le medidefendantoj ĉeestis, provantaj konvinki la Parlamenton kontraŭi tiun projekton.
Per tiu baloto, la norvegia Parlamento permesas la privatajn entreprenojn prospektori la margrundojn serĉe de ercoj.
Disponigante 280 000 km² el siaj marfundoj – ekvivalento al duono el la areo de Francio – Norvegio fariĝas unu el la unuaj landoj de la mondo, kiu lanĉas tian kontestitan praktikon en neesplorita regiono. La propono de la registaro estis adoptita per 80 voĉoj kontraŭ 20.
Tiu praktiko senprecedenca en la mondo maltrankviligas la medidefendantojn. Sed laŭ Anne Sophie Roux, aktivulino ĉe la NeRegistara Organizaĵo Sustainable Ocean Alliance, la afero ne estas tute perdita: « Ili balotis por malfermi la vojon al esplorado sed ne al ekspluatado. Ni savis la esencon, ĉar la baza propono de la registaro estis komenci tuj la bazan ekspluatadon ».
Validigante nur la esploron, kiu konsistas en observado kaj studado de la marfundoj, la norvegia Parlamento estas devigita deponi novan leĝproponon.
Tiu ĉi estos devige balotita por konduki al la ekspluata fazo, nome ekstrakto de ercoj. Ĉio ĉi postulas multan tempon. Tio estas do gajnita tempo por la pluvivado de la marfundoj, eĉ pli en la Arkta cirklo.
La biodiverseco tie estas riĉega kaj unika, kaj riskas esti tute detruita, kiam la ekspluatado de la grundoj komenciĝos.
19/11/2020
Arkto : la administracio Trump permesas boradojn en protektata areo
14/07/2019
Arkto: la permafrosto fandiĝas 70 jarojn pli frue ol antaŭvidite, kaj tio estas katastrofo
25/10/2023
La fandiĝo de la glaciaj bariloj de okcidenta Antarkto estas nun neevitebla kaj neinversigebla