Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

23 janvier 2024 2 23 /01 /janvier /2024 22:50

23/01/2024

La represio daŭras en Irano. Oka manifestacianto, kiu mobiliziĝis en aŭtuno 2022 post la morto de Mahsa Amini estis ekzekutita mardon. « La mortopuno de Mohammad Ghobadlo estis aplikata post 487 tagoj de laŭleĝa proceduro », mencias ĉi-mardon 23an de januaro la leĝa agentejo "Mizan Online". Video publikigita en la sociaj retoj montras la familion de la juna Iranano kolektiĝinta antaŭ la malliberejo Ghezel Hesar, situanta 20 kilometrojn for de Teherano kaj terure fama pro siaj detenkondiĉoj. « Vi mortigis mian filon » krias plorante lia patrino.

Mohammad Ghobadlou, 22-jara estis kondamnita, ĉar li renversis policistojn per veturilo, okazigante mortinton kaj plurajn vunditojn. Li estis akuzita pri « koruptado sur la Tero  » post proceso, kiun la organizaĵoj de defendo de Homaj rajtoj juĝas « maljusta ». La junulo ŝajne estas dupolusa, laŭ medicinaj dokumentoj publikigita fare de la BBC en la persa lingvo. Tiu eks-studanto, kiu loĝis en Teherano fariĝis barbiro. Li estis torturita en karcero, laŭ internacia Amnestio, kiu jam deklaris sin « tute maltrankvila » pro lia sorto.

 

Ekzekuto juĝita konforme kun la islama leĝo

La faktoj okazis dum la ribeloj kaŭzitaj de la morto en septembro 2022 de la irana Kurda junulino 22-jara, mortinta tri tagojn post sia aresto fare de la polico de la moroj pro vualo malbone surhavita.   

Lia morto kaŭzis monatojn da mobilizado kontraŭ la iranaj estroj politikaj kaj religiaj. La junulino fariĝis simbolo de la lukto kontraŭ surhavo de la vualo. La perforta represio de tiu movado estigis centojn da mortintoj kaj milojn da arestoj. Teherano akuzis precipe Usonon, malamiko deklarita de Irano, kiun ĝi kulpas pri tiuj protestoj.

En februaro 2023, la irana Ĉefurbo konsentis al Mohammad Ghobadlou interrompon de la ekzekuto kaj konfidis la aferon al alia jurisdikcio cele al ekzameno de lia sanstato, laŭ raporto de la irana novaĵagentejo "Mehr". Ĉi-marde, la Kortumo fine aprobis aplikon de la mortopuno, juĝante ĝin konforme kun la islama leĝo.

Mohammad Ghobadlou estas la oka persono ekzekutita post kondamno pro murdo aŭ perfortoj kontraŭ la sekurecaj fortoj dum tiuj manifestacioj. De post decembro 2022, la Islama Respubliko ekzekutis Saleh Mirhaŝemi Baltaghi, Maĵid Kazemi, Saeed Yakubi Kordafli, Sayed Mohammad Hosseini, Mohsen Ŝekari, Maĵid Reza Rahnavard kaj Mohammad Mehdi Karami.

Laŭ Internacia Amnestio, Irano estas la lando, kiu plenumas la plej grandan nombron de ekzekutoj jare, plimulte per pendumado, post Ĉinio.                          

20/05/2023

Irano ekzekutis tri virojn kondamnitajn en rilato kun la manifestacioj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/05/irano-ekzekutis-tri-virojn-kondamnitajn-en-rilato-kun-la-manifestacioj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }