08/01/2024
Krom tiu « rekorda » nombro, la israela organizaĵo Peace Now (Pacon nun) listigis « rekordon » de 18 novaj pavimitaj vojoj aŭ permesitaj de kolonianoj.
Tio estas « senprecedenca » kreskado en okupaciata Cisjordanio. De post la komenco de la milito inter Israleo kaj la Hamaso en Gaza-sektoro, naŭ sovaĝaj kolonioj da Israelanoj aperis en tiu palestina teritorio, laŭ nova studaĵo de la israela NRO Peace Now, kiu kontraŭas la koloniadon.
Cisjordanio, teritorio okupaciata de 1967 fare de la israela armeo, spertas vastan kreskadon de perforto de post la komenco de la milito en Gaza-sektoro, sed ankaŭ altigon de la aktivecoj de kelkaj kolonianoj, celante « marĝenigi » la Palestinanojn, denuncas Peace Now. Krom tiu « rekorda » nombro de novaj sovaĝaj kolonioj en daŭro de tri monatoj, la organizaĵo listigis ankaŭ « rekordon » de « 18 novaj vojoj pavimitaj aŭ permesitaj de kolonianoj ».
Ĉirkaŭ tri milionoj da Palestinanoj vivas en okupaciata Cisjordanio. La teritorio estas okupaciata ankaŭ de 490 000 Israelanoj establitaj en kolonioj juĝataj kontraŭleĝaj de la internacia juro sed agnoskitaj de Israelo. La sovaĝaj kolonioj estas setlejoj kontraŭaj al la internacia juro kaj samtempe kontraŭleĝaj el vidpunkto de la israela Ŝtato.
Rekorda nombro de perfortaj agoj
« La tri monatoj da milito en Gaza-sektoro estas preteksto de la kolonianoj por establi sian potencon sur la tereno, kaj tiel ekkontroli pli vastajn partojn de la zono C », porcio de la Cisjordanio sub israela civila kaj milita kontrolo, kie koncentriĝas la kolonioj, substrekas Peace Now.
Pluraj ĉefoj de la por-kolonia movado estas ministroj en la registaro de Benjamin Netanjahu, kio kontribuas krei « politikan etoson » favore al la kreskado de projektoj de kelkaj kolonianoj, laŭ la organizaĵo.
La perfortaj agoj de kolonianoj kontraŭ Palestinanoj en Cisjordanio registris rekordon en 2023, laŭ la israela NRO Yeŝ Din. Unuiĝintaj Nacioj listigis aliparte 1 225 atakojn de kolonianoj kontraŭ Palestinanoj dum la jaro.
/image%2F0553642%2F20240108%2Fob_732fb0_kreskas.jpg)
16/11/2023
Okupaciata Cisjordanio: la israelaj ekspedicioj kaj la nombro de palestinaj mortintoj kreskas
/image%2F0553642%2F20240108%2Fob_4c17f4_map-showing-the-growth-of-the-israeli.png)
/image%2F0553642%2F20240108%2Fob_cb446c_dauras.jpeg)