/image%2F0553642%2F20240111%2Fob_d49639_416930645-2419738694867412-51059895745.jpg)
11/01/2024
Soldato kaj ankaŭ poeto, Maksim Krivcov engaĝiĝis en la ukrainan militon jam de 2014. Li mortis la 7an de januaro 2024 dum bataloj kontraŭ la rusia armeo.
Naskiĝinta en 1990, Maksim Krivcov komencis verki poemojn ekde sia adolesko. En 2014, diplomita de la Nacia Universitato pri teknologio kaj dezajno de Kijivo, li engaĝiĝas en la revolucio de la digneco kaj kuniĝas kun la ukrainaj armeaj fortoj post la invado de Donbaso fare de Rusio, kiel volontulo.
Post sia malmobilizado, li laboras kiel enhava redaktoro ĉe la Centro pri readaptado de la batalantoj de la milito Rusio-Ukrainio kaj ĉe la Veteran Hub. Kiam la grandskala invado de Ukrainio fare de Rusio komenciĝas, li denove rekrutiĝas.
Li daŭre verkas poemojn ĉe la militfronto kaj publikigas interalie sian poemaron « Poemoj de la breĉo », kiu figuras sur la listo de la plej kvalitaj ukrainaj libroj de 2023 laŭ PEN Ukrainio.
Lia morto estis anoncita de lia patrino sur sia Fejsbukpaĝo, antaŭ ol esti diskonigita fare de verkistoj kaj de PEN Ukrainio.
/image%2F0553642%2F20240111%2Fob_f09986_cheestas.jpg)
21/11/2023
« Mi ekkonsciis sur tiu placo, ke ni estas unuiĝintaj »: en Ukrainio, dek jarojn post la revolucio, la majdana spirito plu ĉeestas
/image%2F0553642%2F20240111%2Fob_498176_rahul.png)
/image%2F0553642%2F20240111%2Fob_4c3ae2_2014.jpg)