Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 janvier 2024 7 14 /01 /janvier /2024 22:42

14/01/2024

Li estas unu el la verkistoj, kiuj kvalifikis en marto 2022, la invadon de Ukrainio fare de Rusio « krima milito ».

La rusa poeto Lev Rubinstein, figuro de la soveta disidenteco kaj kritikanto de la Kremlo mortis dimanĉon 14an de januaro, anoncis lia filino, ses tagojn post kiam li estis trafita de veturilo kaj grave vundita en Moskvo. « Mia patro, Lev Rubinstein mortis hodiaŭ », skribis Maria Rubinstein en sia blogo en la retejo LiveJournal. Tiu anonco estis diskonigita en la rusiaj mediatoj.

Lev Rubinstein, kies verko estis salutita en Rusio kaj Okcidento, estis trafita la 8an de januaro fare de veturilo, dum li trapasis straton de la ĉefurbo. Li  poste estis hospitaligita en gravega stato. En komunikaĵo, la departemento pri transporto de Moskvo menciis, ke la ŝoforo ne malrapidis antaŭ piediranta pasejo kaj trafis la poeton precizigante, ke laŭ precedencaj datumoj, la posedanto de la veturilo estis implikita en 19 malobservadoj de la vojkodo en la 12 lastaj monatoj.

 

La invento de la « teksto-sur-slipo »

Naskiĝinta en 1947 en Moskvo, li ricevis formadon de bibliotekisto. Li estis unu el la figuroj de la soveta marĝena literaturo de la 1970 kaj 1980-jaroj, « nova avangardo », inventema kaj provoka.

Konsiderata kiel unu el iliaj fondistoj en la 1970-jaroj, de la moskva « konceptisma » movado, li mokis la oficialan doktrinon de la socialisma realismo kaj stariĝis kiel ĝia antitezo.

Ŝatanto de la ritmo, Lev Rubinstein kreis apartan ĝenron, la « teksto-sur-slipo », apartenante samtempe al poezio kaj teatro: la poeto legis surscene mallongajn frazojn, laŭte, skribitaj sur trukartoj. La praktiko, inspirita de lia ĉiutagaĵo kiel bibliotekisto kaj reference al la teda burokratio de la soveta periodo, miksis spektaklon, absurdan komikon kaj improvizon. Kun la ideo skui la torporon de la sovetismo.

 

Kritikanto de la reĝimo

Post la kolapso de USSR, lia fameco kreskas en Rusio. Li estas publikigita en prestiĝaj eldonejoj kaj laboras ankaŭ kiel ĵurnalisto. Li estas invitita en internaciaj festivaloj de poezio kaj liaj verkoj estas tradukitaj en multajn lingvojn.  

Samtempe, la poeto ne kaŝis siajn opiniojn malamikajn kontraŭ la putina reĝimo. Li denuncis la politikan represion, la malobservadojn de Homaj rajtoj, partoprenante opoziciajn manifestaciojn. En marto 2022, kune kun aliaj rusiaj verkistoj, li subskribis malferman leteron kvalifikante la grandskalan atakon de Ukrainio fare de la rusia armeo « krima milito », denuncante la « mensogojn » de la Kremlo.

 

« Simbola » morto

La NeRegistara Organizaĵo Memorial, specialigita en la defendo de Homaj rajtoj kaj protektado de la memoro de la viktimoj de la sovetaj persekutadoj salutis « penetrantan priskribanton pri pluraj epokoj de Rusio ». En komunikaĵo, Memorial, aktive subtenata de Lev Rubinstein dum sia vivo asertas, ke li esprimis en sia verko « percepton de la ĉiutagaĵo, bruska kaj poezia, malĝoja kaj klarvida, ŝarĝita per memmoko ».

« Ili nek arestis nek torturis Rubinstein, ili ne venenis lin », aldonas la NRO, malpermesita de la potenco fine de 2021. « Sed la tragika morto, malmulte antaŭ la dua datreveno de la granda katastrofo (la atako de Ukrainio) ŝajnas simbola ». « Hodiaŭa Rusio ne lasas lokon al la civitanoj kaj al la liberaj poetoj. Ĝi ne vidas ilin sur la piediranta pasejo », konkludas Memorial.              

https://www.francetvinfo.fr/culture/livres/le-poete-dissident-russe-lev-rubinstein-est-mort-a-l-age-de-76-ans_6302796.html

https://www.youtube.com/watch?v=8qTdKV50XGI

09/12/2021

Rusio : la mobilizado kreskas por malhelpi malfondon de la Neregistara Organizaĝo "Memorial"

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/rusio-la-mobilizado-kreskas-por-malhelpi-malfondon-de-la-neregistara-organizago-memorial.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }