Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

19 janvier 2024 5 19 /01 /janvier /2024 22:51
PHILIPPE ROY/AURIMAGES/AFP

19/01/2024

La fandiĝo de la glacio en tiu aŭtonoma regiono, kiu apartenas al Danio estis, inter 1985 kaj 2022, multe pli grava ol antaŭvidite, malkaŝas studaĵo publikigita en la sciencista mediato « Nature ». Tiuj nombroj eĉ pli maltrankviligas la sciencistan medion.

« La glaciĉapo de Gronlando malkreskis ĝis 5 000 km2 en daŭro de kvardek jaroj », titolas La Repubblica. « Gronlando perdas nun po 30 milionojn da glacio hore », skribas ĉekape de sia artikolo The Guardian.               

La itala kaj brita mediatoj elektis emfazi malsamajn nombrojn, sed la ĝenerala konstato estas la sama. La fandiĝo de la glacioj en tiu teritorio, kiu apartenas al Danio kreskas per tre rapida ritmo, kaj kiel malkaŝas studaĵo de la California Institute of Technology publikigita de la sciencista semajna revuo Nature, la reala procezo estas laŭ ĝi multe pli rapida ol taksita ĝis nun.

Rezultato : « Gronlando perdas ĝis 20% da plia glacio ol antaŭvidite », resumas le The Guardian, kiu poste eksplikas la novan metodologion, kiu estis aplikita por akiri tiun statistikon.   

« La teknikoj uzitaj ĝis nun, kiel la mezuro de la alteco de la glaciĉapo aŭ ĝia pezo helpe de gravimetriaj datumoj, ebligis determini la perdojn, kiuj atingas la oceanon kaj altigas la marnivelon. Tamen, ili ne povas konsideri la glaĉerojn, kiuj jam troviĝas grandparte sub la marnivelo en la stretaj fjordoj, kiuj ĉirkaŭas la insulon. »

 

« Gravaj konsekvencoj por la homaro »

Tiu « difekto » estis korektita per tiu nova studaĵo, en kio la koncernataj sciencistoj « analizis satelitajn fotojn por determini la pozicion de multaj glaĉeroj de Gronlando ĉiumonate inter 1985 kaj 2022 » detaligas la Guardian. Per tiuj novaj kalkuloj, la skipo taskita pri la studaĵo povis determini, ke Gronlando nuntempe perdas ĝis 20 % da plia glacio ol antaŭvidite. Kun kiaj konsekvencoj ?

En la brita ĵurnalo, pluraj sciencistoj esprimiĝas pri la temo, kaj resumante ilian penson, la progresisma ĵurnalo timas, ke pro « tiu kroma fonto de sensala akvo, kiu enverŝiĝas en la nordan Atlantikon, kolapso de la termohalina cirkulado povus komenciĝi. Tio havus gravajn konsekvencojn por la homaro.»        

19/01/2022

De almenaŭ mil jaroj, parto de Gronlando neniam estis tiel varma

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/01/de-almenau-mil-jaroj-parto-de-gronlando-neniam-estis-tiel-varma.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }