Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 janvier 2024 6 27 /01 /janvier /2024 18:05
AFP - SAMUEL DE JAEGERE

27/01/2024

Por la dua sinsekva jaro, Mongolio estas perforte tuŝita de la dzudo, meteologia fenomeno, dum kio daŭra somera sekeco estas sekvata de vintraj drastaj kondiĉoj. La konsekvencoj estas katastrofaj, interalie por la nomadaj bredistoj kaj iliaj infanoj.

Antaŭ ol la efikoj de la klimata ŝanĝiĝo fariĝu pli kaj pli konkretaj, Mongolio estis tuŝita ĉiu jardeko de grava dzudo. Sed pro la akcelo de la planeda varmiĝo, ilia frekvenco kreskas el alarma maniero.

La temperaturo atingas nun 25 gradojn sub nulo en Mongolio kaj plejparte de la lando estas kovrita per dika neĝtavolo. Tiuj ekstremaj kondiĉoj estigas gravajn malfacilaĵojn por la gregoj de la nomadaj bredistoj. La brutaro ne povis fari sufiĉe da rezervo de graso dum la somero, kiam drasta sekeco kaj temperaturoj escepte altaj, tute bruligis la paŝtejojn, malhelpante samokaze la bredistojn prepari furaĝon por la vintraj monatoj.

« De post la komenciĝo de decembro, 60 000 bestoj mortis pro malvarmo kaj malsato », raportas Bayan-Altai Luvsandorj, direktoro de la NeRegistara Organizaĵo "Save The Children en Mongolio". « Tamen preskaŭ triono el la loĝantaro de Mongolio (3,5 milionoj da loĝantoj) dependas de la bredado. La nuna situacio do havas konsiderajn konsekvencojn por la ĉiutaga vivtenado ».

 

La brutaro, fonto de mongajnoj kaj ŝparaĵoj por tiuj nomadoj.

Por la nomadoj de Mongolio, la brutaro reprezentas samtempe ŝparadon kaj ĉefan fonton de mongajnoj. Fronte al la eksteraj meteologiaj kondiĉoj de la dzudo, la prioritato de la bredistoj do estas protekti la gregojn. « Ĉiuj disponeblaj financaj resursoj estas utiligitaj por savi la bestojn », konstatas Bayan-Altai Luvsandorj. « Konsekvence, la familioj, kaj interalie la infanoj, suferas misnutradon. Blokitaj de la neĝo, ankaŭ la aliro de la virinoj kaj de iliaj infanoj al flegado aŭ eĉ al medikamentoj estas limigita, eĉ neebla.»               

Kelkaj nomadaj familioj provas neeblan solvon: konduki siajn gregojn ĝis centoj da kilometroj for de sia hejmo, serĉe de vegetaĵoj por nutradi ilin. « Ĉiokaze, la infanoj interalie tiuj, kiuj atingis aĝon por frekventi lernejon, estas loĝigataj en dormejaj lernejoj. Tiel la infanoj estas kvazaŭ flankenigitaj. Ili ne plu vidas siajn gepatrojn dum pluraj semajnoj, kio kreas ĉe ili profundan emocian angoron. Sen protektado, kelkaj estas viktimoj de seksaj agresoj », eksplikas la reprezentanto de "Save the Children en Mongolio".

 

100 000 infanoj

Laŭ la NRO, 100 000 gefiloj de nomadaj bredistoj nun suferas pro la dzudo. Por helpi ilin, "Save the Children" kaj aliaj internaciaj organizaĵoj financas « antaŭ ĉio la nutraĵon por la brutaroj de iliaj familioj, sed ankaŭ malsanulejojn kaj medicinajn centrojn, kiuj moviĝas al la vintraj izolitaj lokoj de la nomadaj komunumoj, aŭ rektajn financajn helpojn favore al iliaj familioj », detaligas Bayan-Altai Luvsandorj.

La frekvenco kaj la graveco de la dzudo kreskas el drasta maniero. De du sinsekvaj jaroj, tiu meteologia ekstrema fenomeno frapas Mongolion. Tiu ĉi estas la kvina en dek jaroj. La registaro de la lando deklaris urĝan staton kaj lanĉis alvokon al la internacia komunumo, ke ĝi subtenu la vundeblajn loĝantojn. Estontece, la nomadaj bredistoj de Mongolio devos diversigi sian resursajn fontojn, se ili volas vivteni sin fronte al la klimata ŝanĝiĝo.           

16/03/2019

Mongolio: fronte al la klimata ŝanĝiĝo, la nomadoj forlasas la stepojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/03/mongolio-fronte-al-la-klimata-sangigo-la-nomadoj-forlasas-la-stepojn.html

13/06/2017

Dek lokoj, kie la konsekvencoj de la klimata ŝanĝiĝo jam estas katastrofaj (10)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/06/dek-lokoj-kie-la-konsekvencoj-de-la-klimata-sangigo-jam-estas-katastrofaj-10.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }