02/01/2024
La konflikto inter la Hamaso kaj Israelo baldaŭ komencos sian kvaran monaton. Se la hebrea Ŝtato povas kalkuli pri centoj da miloj da rezervistoj, kelkaj junuloj kontraŭas tiun militon kaj ne volas armeaniĝi.
En Pardes-Hanna-Karkur, 50 minutojn malproksime de Tel-Avivo, Sofia Orr havas akrabluan kaj senemocian rigardon. La junulino aĝas 18-jarojn, kio estas la aĝo rekrutiĝi. « En februaro », ŝi diras, « mi rifuzos militservi en la israela armeo kaj pro tio estos enkarcerigita en milita malliberejo ». Israelo avertas: post tri monatoj da milito inter Israelo kaj la Hamaso, la bataloj daŭros « dum la tuta jaro », kaj por daŭri, la lando kalkulas pri sia armeo kaj siaj 360 000 rezervistoj. Tamen, voĉoj stariĝas por kontraŭi la konflikton, kaj junuloj eĉ rifuzas rekrutiĝi en la armeo.
Tio estas la kazo de Sofia Orr, unu el la figuro de kontraŭ-milita movado, al kio partoprenas pluraj dekoj da aktivaj membroj. « Mi rifuzas partopreni politikon de perforto, apartismo kaj opreso, kiun armeo trudas al la Palestinanoj, ŝi praviĝas. Mi kredas, ke milita solvo ne ekzistas fronte al politika problemo. Mi volas esti parto de la solvo ne de la problemo. Ni devas fari pacon, alia opcio ne ekzistas ».
Sofi apartenas al tiuj junuloj, pli kaj pli multnombraj sed tre malplimultaj, kiuj publike esprimas sian rifuzon armeaniĝi.
« Plejparte el la personoj en tiu lando havas tiel militan spiriton, ke ili ĉiaokaze subtenas la armeon. Kaj tio kompreneble inkludas kelkajn el miaj proksimuloj » Sofia Orr, kiu rifuzas rekrutiĝi.
« Kelkfoje, ili nomas min "la perfidulino" aŭ "la judino plena je malamo" ». La situacio esta malfacila. Ni povas akiri nesubmeton, fari tion kviete, kaj tiel ne esti publike humiligita. Sed tio ne estas opcio por mi. Mi sentas, ke mi parolu publike kaj havu kiel eble plej efikon. », eksplikas la junulino.
Sofi estas subtenata de siaj gepatroj, sed de post la teroristaj atakoj de la Hamaso la 7an de oktobro ŝi sentas, ke liaj paroloj estas eĉ malpli aŭdeblaj en la socio. « Homoj, kiuj sin prezentis maldekstraj sinkas en malhumanigon de la Palestinanoj asertante, ke senkulpuloj ne ekzistas en Gazao », ŝi konstatas.
Pasintsemajne, ankaŭ ŝia amiko Tal Mitnick bojkotis sian devigan militservon. En video, ĉe la enirejo de la militbazo de TelHaŜer, li krias sian rifuzon. Li estis kondamnita ĵaudon 28an de decembro al unua puno ĝis monato de enkarcerigo. Li ŝajne estos kondamnita ĝis sume kvar monatoj.
/image%2F0553642%2F20240102%2Fob_2ff279_5098df4-1696942240238-inter-4023-gaza.png)
/image%2F0553642%2F20240102%2Fob_789256_enkarcerigita.jpg)
/image%2F0553642%2F20240102%2Fob_978136_gazaanoj.jpg)