25/01/2023
La argentina ultraliberalismulo Javier Milei frontis merkredon sian unuan ampleksan protestadon, ĝeneralan strikon kaj amasan manifestacion ĉe la momento, kiam lia malreguliga fervoro spertas kelkajn obstaklojn.
Miloj da manifestaciantoj konverĝis tagmeze kore de Bonaero, por sendube unu el la plej vastaj mobilizadoj de antaŭ jaroj, iniciative de la giganta sindikato KĜL (7 milonoj da aliĝintoj).
La argentina KĜL estas centralo el peronisma tendenco (proksime de la antaŭa registaro), al kiu kuniĝis aliaj sindikatoj, movadoj de la radikala maldekstro kaj socialaj organizaĵoj.
Manifestacioj estis antaŭviditaj en pluraj provincaj urboj. Alvokoj al solidarecaj kolektiĝoj estis lanĉitaj en eksterlandaj ĉefurboj: Madrido, Parizo, Bruselo interalie.
Post monato kaj duono da prezidenteco Milei, lavango de malreguligaj leĝprojektoj, devaluto ĝis 54% kaj aŭsteraj aranĝoj estis faktaj aŭ planitaj. « La homoj koleras […] neniu povas nei tion », deklaris la kun-gvidanto de la KĜL Hector Daer. Laŭ li, la kolero tute « transiras » la laboristan medion.
« La patrio ne estas por vendi », « Ne al neniigo de la kulturo ! » « Ĉi tie kasto ne ekzistas ! » asertis la unuaj flagrubandoj sur fono de petardoj kaj bastamburoj, sub la rigardo de giganta marioneto reprezentanta Milei.
La aertrafiko estis tuŝita. La kompanio "Aerolineas Argentinas" efektive nuligis 297 flugojn, kio trafis « pli ol 2 000 pasaĝerojn » por « totala kosto, kiu superos 2,5 milionojn da dolaroj ».
24/12/2023
Argentino: Javier Milei prezentas la fakturon al la organizintoj de manifestacio