Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 janvier 2024 7 21 /01 /janvier /2024 23:00

21/01/2024

Dekoj da miloj da personoj denove manifestaciis ĉi-dimanĉe sur la stratoj de la lando, por protesti kontraŭ Alternative für Deutschland, (AfD) Alternativo por Germanio, ekstremdekstra partio, kun radikala ideologio.

Sukceso iom tro grava. Ĉi-dimanĉon 21an de januaro, la manifestacio kontraŭ ekstremdekstro en Munkeno estis interrompita pro la tro vasta alfluo en la stratoj de la bavaria ĉefurbo.

La organizantoj deklaris, ke 50 000 personoj partoprenis, nome duoble pli ol la nombro de enskribitoj. Aliaj taksadoj mencias pli altan nombron, ĝis 200 000 personoj. La polico siaflanke taksis la homamason ĝis 100 000 personoj, laŭ la ĵurnalo Sueddeutsche Zeitung.

Same kiel en Munkeno, dekoj da miloj da personoj denove estis sur la stratoj ĉi-dimanĉon en Germanio kontraŭ la AfD, ekstremdekstra partio kun radikala ideologio, kiu kaŭzas de semajno mobilizadon el malofta amplekso en la lando.

Kolektiĝoj jam estis anoncitaj en kvardeko da urboj (Berlino, Bonno, Kolonjo…) sed ankaŭ en multe pli malgrandaj urboj. En Kolonjo la organizantoj taksis la homamason ĝis 70 000 personoj ĉi-dimanĉon, dum en Bremeno, la surloka polico kalkulis ĝis 45 000 manifestaciantoj en la centro. Ankaŭ en Dresdeno, ĉefurbo de Saksio, influloko de la kontraŭ-migranta kaj kontraŭ-sistema partio Alternativo por Germanio (AfD), manifestacio estis antaŭvidita.

Pli ol 100 000 personoj jam surstratiĝis sabaton en dekoj da urboj. La televidkanalo eĉ menciis la nombron de 250 000 manifestaciantoj en la tuta lando.

 

Ŝoko post kunveno de ekstremistoj en Postdamo

Tiu mobilizado atestas pri ŝoko kaŭzata de la malkaŝo, la 10an de januaro fare de la germana esplormediato Correctiv, pri kunveno de ekstremistoj en Postdamo apud Berlino en novembro. Projekto de amasa elpelado de eksterlandaj aŭ el fremda origino estis tie diskutita.  

La ministro pri Internaj aferoj Nancy Faeser eĉ opiniis en la informiloj, ke tiu kunveno memorigis « la teruran Wannsee-konferencon », kie la nazioj planis en 1942 la ekstermon de la eŭropaj Judoj.

Inter la partoprenantoj troviĝis figuro de la identisma radikala movado, la Aŭstraliano Martin Sellner, kaj membroj de la AfD. Martin Sellner prezentis tie projekton por resendi al Norda Afriko ĝis du milionoj da personoj – azilpetantoj, eksterlandanoj kaj germanaj civitanoj, kiuj ne estus asimilitaj -, asertas Correctiv.

Tiu malkaŝo skuis Germanion, dum la AfD senĉese kreskas en la opinisondoj, kelkajn monatojn antaŭ tri gravaj balotoj oriente de la lando. Tie la balotintencoj por la ekstremdekstra partio eĉ estas pli altaj ol en la cetero de la lando.    

31/01/2016

Germanio : pafi al la rifuĝintoj ĉe la landlimoj ? Indignokrio en la lando

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/01/germanio-pafi-al-la-rifugintoj-ce-la-landlimoj-indignokrio-en-la-lando.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }