07/01/2024
La 2an de julio 1986, militpatrolo arestis, frapis, surverŝis per karburaĵoj kaj bruligis du junajn Ĉilianojn.
Tiu kondamno intervenas tridek sep jarojn post la faktoj.
La Ĉefkortumo de Ĉilio kondamnis kvar emeritajn militistojn al enkarcerigo, vendredon 5an de januaro, por hommortigo kaj provo de hommortigo de du junaj Ĉilianoj en la afero de la « Quemados » (« bruligitoj »), epizodo de la diktaturo de Augusto Pinochet.
La faktoj okazis la 2an de julio 1986 dum nacia striko kontraŭ la milita reĝimo de Augusto Pinochet. Tiam, militpatrolo arestis, frapis, surverŝis per karburaĵoj kaj bruligis du junajn Ĉilianojn. Carmen Gloria Quintana tiam studentino, pluvivis post siaj gravaj brulvundoj, male al Rodrigo Rojas de Negri, 19-jara fotisto, kiu mortis kvar tagojn poste.
Vendredon, la Ĉefkortumo de Ĉilio tiel kondamnis ĝis 20 jaroj da malliberejo la oficiroj de la reĝimo de Pinochet Pedro Fernandez Dittus, Julio Castañer Gonzalez, Ivan Figueroa Canobra kaj Nelson Medina Galvez pro la hommortigo de Rojas de Negri kaj la provo de hommortigo de Carmen Gloria Quintana.
Longa procezo, « ege laciga »
Tiu juĝo « metas finon al longa procezo, ege laciga », komentis la advokato de Carmen Gloria Quintana, Nelson Caucoto, citita de loka radio.
« Ni devis kontesti oficialan tezon starigitan de la diktatoro, laŭ kio la junuloj bruligis sin mem, ĉar ili portis incendiajn bombojn sub siaj vestaĵoj. »
La afero de la « Quemados » estas unu el la plej emblemaj aferoj el la lastaj jaroj de la diktaturo de Pinochet (1973-1990), kiu okazigis pli ol 3 200 mortintojn aŭ malaperintojn.
/image%2F0553642%2F20240107%2Fob_eacbea_40752c82095fa7e5cd3880fa0b2aa85a.jpg)
/image%2F0553642%2F20240107%2Fob_089ff4_pinochet.jpg)
/image%2F0553642%2F20240107%2Fob_ec5999_diktaturo.jpg)