Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 janvier 2024 1 15 /01 /janvier /2024 22:56

15/01/2024

La 10an de januaro 2024, la eks-ĵurnalistino kaj reĝisorino pri dokumentaj filmoj internacie premiita Shin Daewe estis kondamnita al ĝismorta malliberejo fare de milita tribunalo en la terura malliberejo Insein situanta apud Jangono, la eks-ĉefurbo centre de Birmo. Ŝi estis kondamnita al maksimuma puno surbaze de la artikolo 50 (j) de la kontraŭ-terorisma leĝo pro supozata « subteno » al terorismo. Temas ĝis nun pri la plej severa puno decidita kontraŭ ĵurnalisto de post la reveno ĉe la potenco de la ĥunto en februaro 2021.

Shin Daewe, 50-jara, estis arestita kaj traserĉata fare de soldatoj en busstacio de Jangono, dum ŝi venis akiri droneon, kiun ŝi mendis por fari dokumento-filmon. Dum ŝia deteno, ŝi estis pridemandita kaj ŝajne viktimo de torturaĵoj laŭ ŝia edzo, kiu konstatis spurojn de frapoj kiel « suturaĵoj sur ŝia kapo kaj vundojn sur ŝiaj brakoj » dum liaj du vizitoj en malliberejo.

« Kondamnante reĝisorinon pri dokumento-filmoj al ĝismorta enkarcerigo pretekste de terorismo, la milita ĥunto ilustras la vastecon de ĝia arbitro kaj furiozo. Ni alvokas la internacian komunumon intensigi premon kontraŭ la birma reĝimo por akiri ŝian liberecon, kaj ankaŭ tiun de la 64 aliaj ĵurnalistoj kaj defendantoj de la gazetlibereco enkarcerigitaj en la lando.» - Cédric Alviani Direktoro de la buroo Azio-Pacifiko de Raportistoj sen limoj.

Fama profesiulino de la mediatoj, Shin Daewe traktas de antaŭ jaroj diversajn politikajn kaj sociajn temojn ligitajn al Birmo. Pasintece, ŝi laboris kiel video-ĵurnalistino por Democratic Voice of Burma (DVB) antaŭ ol lanĉiĝi en karieron de dokumentfilmistino. Pluraj el siaj dokumento-filmoj estis premiitaj de internaciaj premioj, kiel la mallonga filmo Now I Am 13, realigita en 2013, kiu prezentas la historion de adoleskantino senigita je edukado centre de la lando.    

Malmulte da tempo post la milita puĉo de la 1a de februaro 2021, la ĥunto lanĉis politikon de teroro kontraŭ ĵurnalismo, publikigante rapide nigran liston de malpermesitaj mediatoj. De tiam, kvar ĵurnalistoj estis mortigitaj de la armeo: la sendependa fotisto Aye Kaw ; la fondisto de la novaĵagentejo Khonumthung Pu Tuidim ; la eldonĉefo de la Federal News Journal Sai Win Aung ; kaj la sendependa fotoraportisto Soe Naing.  

Birmo, kiu situas ĉe la 173-a loko en 180 landoj, fariĝis la dua plej granda malliberejo de ĵurnalistoj post Ĉinio.  

13/04/2023

Birmo: masakro fare de la armeo estigas indignon de la internacia komunumo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2023/04/birmo-masakro-fare-de-la-armeo-estigas-indignon-de-la-internacia-komunumo.html

22/02/2022

Birmo: Rusio, Ĉinio kaj Serbio plu provizas armilojn al la ĥunto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/birmo-rusio-cinio-kaj-serbio-plu-provizas-armilojn-al-la-hunto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }