/image%2F0553642%2F20240113%2Fob_918cc7_wr2024.jpg)
12/01/2024
De Gazao ĝis Ukrainio kaj Sudano, 2023 estis « terura jaro » por la Homaj rajtoj, kiuj plu malboniĝis en la mondo, bedaŭras Human Rights Watch en sia jara raporto publikigita ĵaŭdon.
En tiu pli ol 700-paĝa raporto, kiu studas preskaŭ 100 landojn, la organizaĵo listigas la « terurajn suferojn » kaŭzitajn de la milito inter Israelo kaj la Hamaso, tiu inter ambaŭ rivalaj generaloj en Sudano, aŭ la pludaŭraj konfliktoj en Ukrainio, en Birmo, en Etiopio kaj Sahelo.
« En 2023, en la antaŭnelonga historio de Israelo kaj Palestino, la civiluloj estis konsiderataj kiel celoj, atakitaj kaj mortigitaj ĝis senprecedenca skalo », notas la raporto.
Ĝi akuzas pri « militkrimoj » la Hamason pro la senprecedencaj atakoj de la 7a de oktobro kontraŭ Israelo, kaj samtempe la israelajn fortojn pro la reprezalioj kontraŭ la loĝantaro de Gaza-sektoro.
/image%2F0553642%2F20240113%2Fob_95cfe3_adopto.jpg)
14/03/2023
Milito en Ukrainio : La Internacia Puna Kortumo deziras persekuti Rusojn pro forkaptado de infanoj senditaj al adopto