Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 décembre 2023 4 07 /12 /décembre /2023 22:19
AP - Markus Schreiber

07/12/2023

La raporto estis realigita de esploristoj de la pensfabriko pri trudlaboro ĉe la Universitato Hallam de Sheffield en Britio, mendita de la eŭrodeputito Raphaël Glucksmann.
La trudaboro de la Ujguroj en Ĉinio daŭras, inkluzive ene de ĉinaj entreprenoj, kiuj vendas parton de sia teksaĵprodukto al grandaj varmarkoj en Eŭropo, denuncas la raporto, mendita de la socialista grupo de la Eŭropa Parlamento, kaj publikigita ĉi-merkredon 6an de decembro.
« En Eŭropa Unio, granda volumeno de vestaĵoj portas la markon de la ujgura trudlaboro sen ia ajn limigo », asertas tiu raporto, realigita de esploristoj de la pensfabriko pri trudlaboro ĉe la Universitato Hallam de Sheffield en Britio, kun la kunlaboreco de NROj pri defendo de la rajtoj de Islama ujgura malplimulto.
Tiu raporto estis realigita mende de la franca maldekstra eŭrodeputito Raphaël Glucksmann (Grupo "Publika placo") nome de la socialista grupo de la Eŭropa Parlamento.

 

39 varmarkoj akuzataj

Laŭ tiu raporto, « alta risko » ekzistas, ke vestaĵoj fabrikitaj fare de Ujguroj devigataj al trudlaboro koncernas provizojn de ĉirkaŭ 39 konataj varmarkoj.
Almenaŭ kvar ĉinaj teksaĵfabrikantoj, kiuj utiligas tiun trudlaboron estis identigitaj de tiuj esploristoj. Ĉiuj vendas siajn produktaĵojn al famaj varmarkoj kiel Zara, Next, Primark, Decathlon, Nike aŭ Prada.

02/09/2022

Persekutado de la Ujguroj: raporto de Unuiĝintaj Nacioj akuzas la politikon de Ĉinio en Ŝjinĝjiango

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/09/persekutado-de-la-ujguroj-raporto-de-unuigintaj-nacioj-akuzas-la-politikon-de-cinio-en-sjingjiango.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }